Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Opava. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Otice (apartigilo).

Otice estas vilaĝo en Ĉeĥio troviĝanta 3,5 km sudokcidente de centro de urbo Opava. En distanco 10 km oriente situas urbo Kravaře, 17 km sudokcidente urbo Vítkov kaj 19 km sude urbo Bílovec. La plej alta punkto de Otice estas monteto Kamenná hora, tra la municipo trafluas rivero Hvozdnice, kiu estas naturmemorindaĵo. En 2023 tie vivis 1 448 loĝantoj.

Otice
germane Ottendorf
municipo
Kapelo en Otice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Otice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Opava
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Opava montetaro
Transporto Fervojlinio 314
Rivero Hvozdnice
Situo Otice
 - alteco 258 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 54″ N 17° 52′ 23″ O / 49.91500 °N, 17.87306 °O / 49.91500; 17.87306 (mapo)
Katastro 7,20 km² (720 ha) Otice
Loĝantaro 1 448 (2023)
Denseco 201,11 loĝ./km²
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 81
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 509612
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Otice
Retpaĝo: www.otice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slavkov, Opava, Uhlířov kaj Branka u Opavy.

Historio redakti

Laŭ arkeologiaj trovaĵoj la katastro de la vilaĝo estis enloĝigita jam en pli malfrua ŝtonepoko. Estas neniaj rektaj dokumentoj, sur kies bazo eblus kiel ajn klarigi la estiĝon de Otice. Laŭ historiisto estas verŝajne, ke almenaŭ unu el hodiaŭ nekonataj vilaĝoj "Napsidcari" kaj "Drahul" devene apartenantaj al Hradec nad Moravicí, kiuj estis en 1224 donacitaj de reĝo Přemysl Otakar la 1-a al urbo Opava, estis dum kampa kolonigado ŝanĝita en vilaĝon Otice kiel urba posedaĵo. Otice estis eksplicite ĉiam agrikultura vilaĝo. Unusola industria entrepreno en antaŭaj tempoj estis brasikejo kaj produktado de likvoroj kaj sodakvoj. La brasikeja tradicio pludaŭras en Otice ĝis hodiaŭ per produktado de fermentita brasiko. La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1318.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869644
1880726
1890821
1900819
1910867
1921900
JaroLoĝantoj
19301 135
1950850
1961958
1970993
19801 156
19911 265
JaroLoĝantoj
20011 282
20141 394
20161 418
20171 421
20181 407
20191 436
JaroLoĝantoj
20201 441
20211 393
20221 433
20231 448