Vítkov

urbo en Ĉeĥio

Vítkov estas urbo en Ĉeĥio, kiu havas 5 670 loĝantojn (2023) kaj kiu situas en norda Moravio, en orienta parto de montaro Jeseníky en spaco, kie riveroj Odro kaj Moravice reciproke plej multe proksimiĝas. La urbo estas proksima 30 km de urbo Opava.

Vítkov
germane Wigstadtl, pole Witków
urbo
Placo de Jan Zajíc en Vítkov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vítkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Vítkov
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio, Sudetio
Montaro Oderské vrchy
Memorindaĵo Vikštejn
Rivero Moravice
Situo Vítkov
 - alteco 480 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 44″ N 17° 45′ 22″ O / 49.77889 °N, 17.75611 °O / 49.77889; 17.75611 (mapo)
Areo 55,03 km² (5 503 ha)
Loĝantaro 5 670 (2023)
Denseco 103,03 loĝ./km²
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 43 ĝis 749 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 511021
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 8
Bazaj setlejunuoj 15
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Vítkov (Opava District)
Retpaĝo: www.vitkov.info
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Větřkovice, Radkov, Armea spaco Libavá, Odry, Spálov, Březová, Budišov nad Budišovkou, Melč, Čermná ve Slezsku, Svatoňovice kaj Staré Těchanovice.

Historio redakti

Komencoj de la urbo verŝajne tuŝiĝas la 2-an duonon de la 13-a jarcento, unue oni mencias pri la urbo en la jaro 1301. En la ĉirkaŭaĵo de la urbo oni minis oron kaj arĝenton. Signifa memorigaĵo estas tombejpreĝejo el la jaro 1625 kun ŝtonkruco ĉe ĉefportalo de la tombejo el la jaro 1827 kaj kun baroka kapelo el la jaro 1794. Novgotika paroĥ-preĝejo el la jaroj 19101914 dominas al la urbo, en placo staras novgotika urbodomo el la jaro 1884. En la 18-a jarcento ĉi tie agadis la svisa pedagogo Johann Heinrich Pestalozzi. En la loka tombejo estas tombmonumento al ĉi tie loĝinta Jan Zajíc, kiu protestante kontraŭ la eniro de „aliancanaj“ armeoj en Ĉeĥoslovakion en la jaro 1969 brulmortigis sin.

Proksimume de la urbo situas burgoruinoj de burgo Vikštejn. En proksima vilaĝo Klokočov estas konata ĉevala rasbredstacio.

Vítkov situas en turisme atrakcia pejzaĝo sur suda rando de Nacia parko Moravice kaj proksime de montaro Oderské vrchy. En la ĉirkaŭaĵo de la urbo troviĝas minejoj por ardezo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 110
18806 588
18907 209
19007 540
19107 633
19216 539
JaroLoĝantoj
19306 795
19504 575
19615 474
19705 663
19806 483
19916 376
JaroLoĝantoj
20016 337
20145 912
20165 806
20175 787
20185 753
20195 725
JaroLoĝantoj
20205 670
20215 385
20225 593
20235 670