Klokočov (Vítkov)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Klokočov

Klokočov, (germane Gross Glockersdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Vítkov en distrikto Opava. Ĝi troviĝas proksimume 3,5 km sudokcidente de Vítkov. Proksimume 3 kilometroj de Klokočov estas fervojlinio Suchdol nad Odrou - Budišov nad Budišovkou. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 198 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 450 loĝantoj.

Klokočov
germane Gross Glockersdorf
vilaĝo
Klokočov
Oficiala nomo: Klokočov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Vítkov
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 198 2009
Situo Klokočov
 - alteco 550 m s. m.
 - koordinatoj 49° 45′ 01″ N 17° 44′ 14″ O / 49.75028 °N, 17.73722 °O / 49.75028; 17.73722 (mapo)
Katastro 15,8 km² (1 580 ha) Klokočov u Vítkova kaj Hadinka
Loĝantaro 450 (2021)
Denseco 28,48 loĝ./km²
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 47
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Klokočov (Vítkov)
Portalo pri Ĉeĥio

Klokočov situas en katastra teritorio Klokočov u Vítkova kaj Hadinka kun areo 15,8 km². Preskaŭ la tuta katastro situas en Silezio, nur riveraj parceloj n-roj 2742 kaj 2743 situas en Moravio. Ekde la 1-a de januaro 2016 ĝi situas ankaŭ en malgranda katastra teritorio Hadinka, kiu estis eliminita el Armea spaco Libavá.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1377.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 114
18801 151
18901 220
19001 197
19101 173
19211 053
JaroLoĝantoj
19301 170
1950585
1961656
1970591
1980577
1991498
JaroLoĝantoj
2001531
2011498
2021450

Minado de ardezo redakti

Laŭ iuj fontoj oni minis ĉe Klokočov en la 19-a jarcento (estas indikata jaro 1836) ardezon, simile kiel en aliaj lokoj ĉe Vítkov.

Klokočov - Františkův Dvůr redakti

Al ĉirkaŭajo de Vítkov jam preskaŭ 50 jaroj apartenas nesenpripenseble bredado de ĉevaloj. La bredado de ĉevaloj en ĉevalejo en Klokočov datiĝas ekde la jaro 1953. Silezia noriko estas produkto de bredista laboro en regiono de Silezio kaj la unuaj mencioj pri ĝi datiĝas al fino de la lasta jarcento, tiam ankoraŭ sub nomo Sileza ĉevalo.

Pluaj fotografioj redakti