Armea Spaco Libavá

Armea spaco Libavá estas armea spaco en Ĉeĥio kun areo 327,2382 km² situanta en Regiono Olomouc, en nordoriento de distrikto Olomouc, en tereno de montetaro Oderské vrchy.

Armea Spaco Libavá
ĉeĥe Vojenský újezd Libavá, germane Truppenübungsplatz Liebau
armea spaco
Tabulo atentiganta pri komenco de la armea spaco
Blazono
Oficiala nomo: Vojenský újezd Libavá
Kromnomo: VVP Libavá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Město Libavá
Historiaj regionoj Moravio, Ĉeĥa Silezio eta parto
Montaro Nízký Jeseník
Situo Armea spaco Libavá
 - alteco 248 m s. m.
 - koordinatoj 49° 43′ 13″ N 17° 31′ 18″ O / 49.72028 °N, 17.52167 °O / 49.72028; 17.52167 (mapo)
Areo 235,5 km² (23 550 ha)
Loĝantaro (2023)
Denseco 0 loĝ./km²
Estiĝo 1-a de oktobro 1946
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 783 07
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 503941
Katastraj teritorioj 5
Partoj de spaco 2
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Municipoj en Libavá en la jaro 1948
Municipoj en Libavá en la jaro 1948
Municipoj en Libavá en la jaro 1948
Vikimedia Komunejo: Vojenský újezd Libavá
Retpaĝo: www.vojujezd-libava.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Libava, vintre de 1985

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Potštát, Spálov, Budišov nad Budišovkou, Vítkov, Velký Újezd, Domašov nad Bystřicí, Přáslavice, Mrsklesy, Daskabát, Hlubočky kaj Jívová.

Sidejurbo de la armea spaco Libavá estas Město Libavá. La armea spaco estiĝis la 1-an de oktobro de 1946 surbaze de decido de registaro de Klement Gottwald el la tago 17-a de septembro de 1946 je establo de "armea ekzerca spaco Libavá". Ties parto fariĝis la plenaj katastraj teritorioj de 24 vilaĝoj (16 el politika distrikto Moravský Beroun, el kiuj vilaĝo Nové Oldřůvky hodiaŭ ne plu estas parto de la armea spaco; 1 el politika distrikto Šternberk; 4 el politika distrikto Hranice; 3 el politika distrikto Olomouc). En ĉiuj ĉi tieaj vilaĝoj ĝis tiu tempo vivis eksplicite germanoj, kiuj estis en 1946 devige ellandigitaj, poste sekvis ankaŭ ellandigo de ĉeĥaj almigrintoj kaj "orfosistoj", kiuj ĉi tien venadis iom post iom ekde la jaro 1945. En la paso de sekvantaj jaroj la forlasitaj vilaĝoj estis sinsekve ruinigitaj inkluzive de historiaj memorigaĵoj, kiuj estis vico da preĝejoj, kapeloj kaj kampaj krucoj, akvaj kaj ventomuelejoj kaj tradiciaj kamparanaj konstruaĵoj. Escepto fariĝis sole urbo Město Libavá kaj eksaj vilaĝoj Heroltovice, Luboměř pod Strážnou, Kozlov u Města Libavá kaj Slavkov u Města Libavá, kie ĝis hodiaŭ estas maldensa loĝigo.

En la teritorio de la armea spaco estas malpermesita privata posedaĵo, kio montriĝas precipe en malfloro de ĝis nun konservitaj konstruaĵoj.