Heroltovice (germane Herlsdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Město Libavá. Ĝi estis komune kun Město Libavá al la 1-a de januaro 2016 elmembrigita el armea spaco Libavá en distrikto Olomouc. Ĝi situas malantaŭ la nordokcidenta rando de la armea spaco. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/444. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 17 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 88 loĝantoj.

Heroltovice
germane Herlsdorf
vilaĝo
Vido al la vilaĝo de okcidento (el ŝoseo de Domašov nad Bystřicí)
Oficiala nomo: Heroltovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Město Libavá
Historia regiono Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 17 2011
Situo Heroltovice
 - koordinatoj 49° 44′ 14″ N 17° 29′ 10″ O / 49.73722 °N, 17.48611 °O / 49.73722; 17.48611 (mapo)
Katastro 29,153 km² (2 915,3 ha) Město Libavá
Loĝantaro 88 (2021)
Denseco 3,02 loĝ./km²
Unua skribmencio 1456
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 783 07
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Heroltovice
Portalo pri Ĉeĥio

Heroltovice situas en katastra teritorio Město Libavá kun areo 29,153301 km².

Historio redakti

Heroltovice estis devene memstara municipo. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1456. Ĝi estis fondita kiel minista domaro, apartenanta al Ĉefdiocezo de Olomouc. Situadis ĉi tie kapelo de sankta Isidoro. Nur en la jaro 1802 estis konstruita konstruaĵo de lernejo. Laŭ popolnombrado el la jaro 1930 la municipo havis 43 domojn kaj 250 loĝantojn, sed en la jaro 1939 ĝi havis je 22 pli malmulte. Post la dua mondmilito okazis forŝovo de ĉi tiea germana loĝantaro, anstataŭ kiuj venis loĝantaro el aliaj partoj de tiama Ĉeĥoslovakio. Sekve la municipo kun la tuta sia katastro kun areo 631,52 ha enmebrigita en nove establitan armean spacon Libavá kaj kiel unu el malmultaj enmebrigitaj vilaĝoj supervivis la gisnunajn tagojn, eĉ kiam konserviĝis en ĝi nur kelke da devenaj domoj. Anstataŭ la detruitaj domoj ĉi tie estiĝis loĝdomoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869539
1880549
1890536
1900564
1910524
1921525
JaroLoĝantoj
1930510
19500
19610
19700
1980151
1991142
JaroLoĝantoj
2001126
2011108
202188

Pluaj fotoj redakti