Vikštejn (legu Vikŝtejn) estas nomo de ega burgoruino kun alta turo sur kruta roko. Ĝi situas inter vilaĝo Melč kaj urbo Vítkov. Senpere super la burgo situas vilaĝo Radkov. Tio estas la gotika burgo proksimume el la dua duono de 14-a jarcento kaj ĝi estas rimarkata en la jaro 1377, kiam ĝi estis posedaĵo de opavaj princoj. Ĝi estis ruinigita per soldataroj de Matiaso la 1-a Korvino kaj denove ĝi estis riparita ĉirkaŭ la jaro 1530. Tiam estis trafosita terkolo en norda parto, do estiĝis profunda seka fosaĵo, super kiu estis konstruitaj bastionoj. Dum la tridekjara milito en la jaro 1646 ĝi estis eksplodigita de imperiestraj soldataroj. Kiam estis konstruita kastelo en Horní Vikštejn (Dubová), ĝi estis post la jaro 1776 definitive forlasita. De tiu tempo ĝi estis lasita al sia sorto kaj ĉar jam ne plu neniu riparis ĝin, la burgo dezertiĝis.

Vikštejn
germane: Burg Wiegstein, pole: Wigsztyn
burgoruino
Burgo Vikštejn - enirpordego
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Situo Vikštejn
 - koordinatoj 49° 48′ 18″ N 17° 46′ 25″ O / 49.80500 °N, 17.77361 °O / 49.80500; 17.77361 (mapo)
Stilo Gotiko
Materialo Ŝtono
Unua skribmencio 1377
 - rekonstruita 1530
 - forlasita 1776
Fondinto Vítek z Kravař devena
Por publiko alirebla
Plej facila aliro vilaĝo Radkov, inter Melč kaj Vítkov
Situo de burgo Vikštejn en Ĉeĥio
Situo de burgo Vikštejn en Ĉeĥio
Situo de burgo Vikštejn en Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vikštejn
Retpaĝo: www.hrady.dejiny.cz/vikstejn
Portalo pri Ĉeĥio
Burgo Vikŝtejn - interna kortego
Burgo Vikŝtejn
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.