Matiaso la 1-a (Hungario)

(Alidirektita el Matiaso la 1-a Korvino)

Matthias Corvinus, Matiaso la 1-aMatiaso la justa de Hungario (hungare Hunyadi Mátyás, rumane Matei Corvin, kroate Matija Korvin, slovake Matej Korvín, ĉeĥe Matyáš; slovene Kralj Matjaž por reĝo Matthias), (23-a de februaro 14436-a de aprilo 1490; regis inter 14711490) estis apostola reĝo de Hungario kaj reĝo de Bohemio, Dalmatio, Slovenio kaj Kroatio, duko de Transilvanio, Silezio, Aŭstrio, Stirio kaj Krajno, margrafo de Moravio kaj Luzacio. Li parolis la hungaran, ĉeĥan, polan, latinan kaj germanan.

Matiaso la 1-a
Reĝo de Bohemio kaj Hungario
Persona informo
I. Mátyás
Naskiĝo 24-an de februaro 1443 (1443-02-24)
en Kluĵo,  Hungara reĝlando
Morto 6-an de aprilo 1490 (1490-04-06) (47-jaraĝa)
en Vieno
Mortis per venenado per manĝaĵo vd
Tombo Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár vd
Loĝloko Kluĵo vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Subskribo Matiaso la 1-a (Hungario)
Familio
Dinastio familio Hunyadi vd
Patro János Hunyadi vd
Patrino Erzsébet Szilágyi vd
Gefratoj Ladislao Hunyadi vd
Edz(in)o Katerina de Podebrado • Beatrico de Aragono • Elizabeto de Celje vd
Amkunulo Barbara Edelpöck vd
Infanoj Johano Korvin • N. Hunyadi, Prince of Hungary vd
Parencoj Michael Szilágyi vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
Reĝo de Bohemio
Dum 1471-1490
Antaŭulo Georgo de Podebrado
Sekvanto Vladislao la 2-a Jogajlido
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum 1458-1490
Antaŭulo Ladislao la 1-a de Bohemio
Sekvanto Vladislao la 2-a Jogajlido
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Matthias-Corvinus / Matei Corvin-statuo ĉe Placo de Herooj en Budapeŝto.

Reĝo Matiaso naskiĝis en Transilvanio, en Cluj-Napoca (Rumanio), la 23-an de februaro 1443 en hungara nobela familio, kiel dua filo (legu apartan artikolon: naskiĝdomo de reĝo Matiaso la 1-a). Lia patro estis duko transilvania kaj guberniestro (gubernatoro) de Hungara reĝlando, János Hunyadi [janoŝ HUnjadi], kiun tiutempe oni nomis "la venkinto super la turkoj". Lia patrino estis Elizabeta Szilágyi. En la 15-a jarcento la plej granda danĝero por la tuta Eŭropo estis la tiam giganta imperio turka (otomana). Kontraŭ ĝi kiel la plej orienta bastiono - tamen mez-eŭropa - staris Hungario. János (Johano) Hunyadi en multaj bataloj supervenkis la turkojn kaj kiam la 22-an de julio 1456 apud Nándorfehérvár (nun Beogrado) li sukcesis venki super la grandega armeo de la turka sultano,li sukcesegis defendi Eŭropon kaj Hungarion por la sekvontaj 70 jaroj kontraŭ turka invado.

En 1452 surtroniĝis la hungaran tronon Ladislao la 5-a, la "postmorte naskita", kiu baldaŭ venis en konflikton kontraŭ Johano Hunyadi, kiu volis reteni la saman potencon kiel dum senregado. Ladislao la 5-a lasis ekzekuti lian filon Ladislao kaj malliberigi la alian filon de Matiaso en Prago. En 1457, post morto de Ladislao la 5-a, Georgo de Podebrado liberigis Matiason helpante lin al la hungara trono.

En 1458 (la 24-an de januaro), la hungara popolo elektis Matiason kiel reĝon kun granda entuziasmo. Li edzinigis en junio de 1461 filinon de Georgo de Podebrado, la 11-jaran Katerinon de Podebrado (ŝi mortis en 1464, 14 jarojn aĝa, ĉe nasko). Li estis kronita en 1464 en Székesfehérvár per la hungara krono, reakirita for de Frederiko la 3-a.

Post malforta agado (regado) de Ladislao la 5-a, en la tuta lando estis anarkio, sed Matiaso saĝe kaj kun granda inteligenteco faris ordon. Dum lia regado fortiĝis la urboj, meznobelaro (tiel sia potenco). Li akiris juron pri kolekto de doganoj, impostoj por si mem, li reorganizis la impostan sistemon, centran administradon. El la kolektita mono li organizis la faman soldulan armeon nomatan Nigra Armeo.

En 1463 li komencis batalon kontraŭ turkoj, daŭrantan ĝis la jaro 1468, kaj Matiaso sukcesis savi sian reĝlandon sen teritoriaj perdoj, sed la decida batalo okazis en Kenyérmező, en 1479 (13-an de oktobro) (legu ankaŭ Paŭlo Kinizsi).

En 1468 li kuniĝis kun papo Paŭlo la 2-a proklaminte militon kontraŭ Bohemio. En 1469 germanaj soldataroj en apudaj kronlandoj agnoskis lin reĝo. Sed la bataloj daŭris kelke da pluaj jaroj. Georgo el Poděbrady savis Bohemion, sed post lia morto Matiaso konkeris ĉiujn apudajn landojn (Moravion, Silezion, Luzacion). La 28-an de majo 1471 Matiaso estis en Jihlava kronita kiel reĝo de Bohemio.

En 1471 en Hungarujo eksplodis kontraŭ Matiaso ribelo frunte kun ĉefepiskopo Johano Vitéz. La ribeluloj elektis kiel reĝon Kazimiro la 4-a kaj polaj soldataroj invadis Hungarujon. Sed Matiaso sukcesis la ribelon subpremi, la ĉefepiskopo estis malliberigita kaj la polaj soldataroj ellandigitaj ĝis la jaro 1472.

En 1485 li komencis batalon kontraŭ imperiestro Frederiko la 3-a, en kiu li konkeris de Frederiko Malsupran Aŭstrion, duonon de Stirio kaj Krajnon.

Hungara monbileto kun Matiaso

En la feŭda sistemo en Hungario ne ekzistis konstanta, profesia armeo kaj la reĝo, se estis milito, ĉiam dependis de la bonvolo de riĉaj nobeloj. Evitante tion Matiaso fondis la faman "nigran armeon", kies soldatoj estis salajrataj senpere de la reĝo kaj pro tio ili obeis nur liajn ordonojn. Per tiu ĉi regula armeo li povis grave formigi sian regon. Tio estis tre bezonata, ĉar tiutempe Hungario estis granda, al ĝi apartenis ne nur la Karpata Baseno kaj parto de Moravio. Do li, kiel bona kaj saĝa reĝo estis devigita defendi ĉiun parton de sia lando kontraŭ la malamikoj per tiu ĉi regula armeo, antaŭ ĉio kontraŭ la turkoj kaj aŭstroj. La papo, Pio la 2-a, tre alte taksis la bonan defendlaboron de Matiaso, li nomis la hungaran reĝon "Bastiono de la Kristanismo" kaj multfoje pri tio li atentigis la tiaman imperiestron Frederikon, kiu ĉiam konkurencis kontraŭ Matiaso por esti hungara reĝo.

Itala kultura influo redakti

Post la morto de Katerino de Podebrado, Matiaso longe serĉis novan edzinon. En la tiama politika situacio li bezonis reĝedzinon el okcident-eŭropa lando, kies familio povis subteni liajn grandpolitikajn klopodojn. Bone aŭ malbone, finfine li elektis Beatricon, la belan filinon de Ferdinando el la familio Aragon de Napolo, alinome Beatrico de Aragono.

Jam multajn jarojn antaŭ la geedziĝo Matiaso anime proksimiĝis al la itala kulturo (li ricevis altnivelan humanisman edukon). Li ordonis alporti el Italio famajn konstruistojn kaj rekonstruigis la reĝan kastelon, la preĝejon "Matiaso" kaj la ripozkastelon en Visegrád ([VIŝegrad']; ĉe la Danub-kurbiĝo) laŭ renesanca pompa stilo.

En lia grandega biblioteko estis miloj da divers-lingvaj manuskriptoj ne nur en la latina kaj la greka lingvoj, sed eĉ en la araba kaj la ĉina skriboj. En tiu ĉi biblioteko ĉiutage laboris tridek skribistoj kaj gentro-artistoj. En aparta ĉambro estis la latinlingvaj kodeksoj, en alia la grekaj, ĉiuj kovritaj per silko, kaj en aliaj ĉambroj estis manuskriptoj el diversaj orientaj kaj ekstrem-orientaj landoj. Bedaŭrinde, post lia morto kaj post la historia tragedio en 1526 (Batalo de Mohács), kiam la turkoj por 150 jaroj okupis Hungarion, el tiu altvalora trezoro restis por Hungario nur kelkaj dekoj da volumoj, aliaj troviĝas en diversaj landoj de Eŭropo kaj eĉ en Usono, kaj kompreneble multaj volumoj pereis. Tia estis la sorto de la mondfama "Biblioteko Korvina". (La vorto Corvin aludas la korvon en la blazono de la familio Hunyadi.)

Li fondis en 1467 en Bratislavo universitaton (Academia Istropolitana), en 1480 universitaton en Peŝto (Academia Corvina).

La historiistoj de Matiaso estis la famaj humanistoj Antonio Bonfini kaj Galeotto Marzio, elstaraj italoj. Ili skribis ne nur pri lia vivo, sed ili priskribis la renesancan pompon, kiun konstruigis Matiaso en Buda kaj Visegrád (Buda estas la okcidenta flanko de Budapeŝto.) Tiuj konstruaĵoj, skulptaĵoj fariĝis famaj en la tuta Eŭropo. En lia korto kolektiĝis italaj, francaj, germanaj poetoj, humanistoj, sciencistoj, pentroartistoj, skulptistoj, komponistoj, muzikistoj kaj artistoj. Amiko lia preskaŭ estis la fama humanisma poeto Janus Pannonius, episkopo de la urbo Pécs [pe:ĉ].

Lastaj jaroj redakti

Post la geedziĝo kun Beatrico de Aragono (ĉ. la 11-an de decembro 1476) la itala influo tiel fortiĝis, ke tion jam preskaŭ ne povis elteni la hungara nobelaro. Sed tamen finfine kiel ĉiam Matiaso ankaŭ nun plenumis sian devon. Dum sia tuta regado li havis - kiel kutime en la hungara historio - malbonajn rilatojn kun la habsburga imperiestro Frederiko. La fina rezulto de tiu ĉi, ĉiam denove reviviĝanta, milito inter la du eŭropo-famaj politikaj granduloj estis, ke Matiaso, enuiĝinte pro la ĉiamaj intrigoj, invadis Aŭstrion per la Nigra Armeo kaj la 1-an de junio 1485 okupis la imperiestran urbon, Vienon. En la lastaj kvin jaroj de lia vivo li parte vivis en Buda, parte en Vieno, eĉ la neatendita morto lin kaptis en Vieno, la 6-an de aprilo 1490.

En 1489 Matiaso malsaniĝis je podagro, nelonge post tio li ne povis moviĝi. La 4-an de aprilo 1490 Matiaso Korvino estis trafita de apopleksio (tagmanĝonte li postulis figojn kaj li ekkoleris super ilia malbona gusto). Unu tago post tio li surdiĝis kaj mutiĝis. La 6-an de aprilo 1490 en Vieno, kie li havis ĉefan sidejon, li mortis kaj li estis transveturigita al Székesfehérvár, kie li estis sepultita.

Dum lia regado Hungarujo atingis sian plej grandan amplekson. Dank‘ al ortrovejoj Matiaso estis ankaŭ unu el la plej riĉaj regantoj de Eŭropo.

Postmorte redakti

Ĉar Matiaso ne havis kun sia alia edzino Beatrico filon, li klopodis sekurigi sian eksteredzecan filon Johano Korvino (1487). Li donis al li malutile al filoj de Georgo el Poděbrady duklandon opavian, princlandojn zaganan, ratiborzan, opolan kaj liptovan kaj li nomis lin sia anstataŭanto konfidinte al li la kronadjuvelojn kaj edzinigis lin al Mario Blanka Sforzo. Bedaŭrinde, li ne havis filon, leĝan, pro tio post lia morto disfalis la granda imperio, kiun li tiel forte konstruis. La personeco de Matiaso ne estas mezurebla el naciaj vidpunktoj, li kreskis tra la limoj kaj citante lian historiiston Bonfini: "...li estis la ekzemplo de la eŭropa renesanca homo de sia tempo."

Estiĝo de legendoj redakti

Matiaso tre ŝatis la simplan laboreman hungaran popolon kaj multfoje - se temis pri juĝo - li juĝis por la bono (ĉiam justece) de la malriĉuloj eĉ kontraŭ riĉuloj, nobeloj. Li havis ankaŭ la kutimon, ke irante ĉasadi li forlasis la brilan reĝkortan societon, siajn gardistojn kaj vestinte sin kiel simpla ĉasisto li vizitis domojn de malriĉuloj, ekparolis kun arbaristoj, kamparanoj kaj pere de tiuj vizitoj, paroladoj li eksciis la veron, kiamaniere vivis la ordinaraj homoj en lia lando kaj li povis, se eble helpi.

Pro tio li fariĝis tre fama en la popolo kaj naskiĝis unu post aliaj fabeloj pri liaj justeco, bonkoreco en la vilaĝoj, inter la laboristoj de la arbaroj. Patroj, avoj, maljunulinoj, infanoj rakontis fabelojn, aŭdigis kantojn pri historietoj, kies ĉefa rolanto ĉiam estis Matiaso. Eĉ post multaj centjaroj de lia morto tiuj fabeloj vigle vivas.

Ankaŭ nuntempe gardas sian memoron la proverbo "Matiaso mortis, la justeco estas for" kaj multaj fabeloj, en kiuj li - en kaŝvesto - helpas la malriĉulojn.

Legendo pri reĝo Matiaso kaj Kinizsi redakti

Paŭlo Kinizsi laboris en la muelejo, kiam alvenis reĝo Matiaso. La reĝo soifis kaj petis akvon. Kinizsi metis la glason sur muelŝtonon - (ĉar ne estis pleto) - kaj per unu brako transdonis ĝin. Matiaso admiris kaj diris: Tia forta homo devas esti soldato en mia armeo. Fakte li famiĝis ankaŭ en la batalejo, kiel armeestro.

Vidu ankaŭ redakti