Naskiĝdomo de reĝo Matiaso la 1-a

Naskiĝdomo de reĝo Matiaso (la 1-a) estas la plej malnova etaĝa domo de Kolozsvár, nuntempe ejo por la Belarta Alternejo Ioan Andreescu.

La domo estis posedaĵo de la riĉa vinber-mastruma bienulo Méhfi Jakab en la 1440-aj jaroj, ofte gastis ĉe li Erzsébet Szilágyi.

Historio redakti

  • 1443, la 23-an de marto (laŭ memortabulo, la 27-an de marto): naskiĝis Matiaso Hunyadi
  • 1467, la 28-an de septembro: reĝo Matiaso liberigis la domon el ĉiu impostdevo. Tio estis tia privilegio, kiu igis tre valora la domon kaj helpis la preskaŭ senŝanĝan konservon.
  • ĉ. 1740: la heredentoj vendis la domon al la urbo, post tio ĝi estis provizora tranoktejo de kaptitoj kaj eĉ militara hospitalo.
  • 1887: Francisko Jozefo la 1-a donis subvencion por almeti memortabulon
  • 1889, la 2-an de septembro: kun partopreno de Mór Jókai kaj Balázs Orbán, oni lokigis bronzan memortabulon; ĝin planis Lajos Pákey kaj efektivigis György Zala
  • 1902, la 12-an de oktobro: malfermiĝas la ortografia muzeo de la hungara Erdélyi Kárpát-Egyesület (Karpat-Societo de Transilvanio)
  • 1921, la 1-an de marto: la urba (rumana) konsilantaro demetigas la hungarlingvan bronzan memortabulon
  • 1925, 11-an de oktobro: en du ĉambroj malfermiĝas la Tutlanda Historia kaj Relikvia Muzeo
  • 1940, restaŭrado laŭ planoj de Károly Kós
  • 19451948: funkciis en la domo la Kolegio Zsigmond Móricz, por helpi lernadon de malriĉaj junuloj
  • 1948, la 1-an de julio, la urba estraro prunti la domon por du jaroj al Universitato Bolyai

Eksteraj ligiloj redakti