Staré Těchanovice

Staré Těchanovice estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Opava, regiono Moraviasilezia. La municipo kun loka parto Jánské Koupele situas en la plej altaj situoj de regiono Opava, en regiono de Červenohorská plošina, proksime de valo de rivero Moravice. Ĝi situas en cismontaro de Nízký Jeseník proksime de Akva rezervujo Kružberk. Sur la katastro kun areo 750 ha vivas en la municipo 132 loĝantoj (2023).

Staré Těchanovice
germane: Alt Zechsdorf'
municipo
Banloka domo en Jánské Koupele
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Staré Těchanovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Vítkov
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Oderské vrchy
Situo Staré Těchanovice
 - alteco 480 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 22″ N 17° 41′ 29″ O / 49.82278 °N, 17.69139 °O / 49.82278; 17.69139 (mapo)
Areo 7,49 km² (749 ha)
Loĝantaro 132 (2023)
Denseco 17,62 loĝ./km²
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 86 ĝis 749 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 568198
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Staré Těchanovice
Retpaĝo: www.staretechanovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Ekzistas katolika preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo, kiu apartenas al la paroĥo de sankta Nikolao en Nové Těchanovice, kiu siavice apartenas al la diocezo de Ostrava-Opava.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vítkov, Melč, Moravice, Kružberk kaj Svatoňovice.

Historio redakti

La unuaj mencioj pri la hodiaŭa municipo Staré Těchanovice devenas el la jaro 1377. Tiam okazis dividado de regiono Opava kaj la vilaĝo apartenis al Alšík z Těchanovic. Pli poste la vilaĝo estis en tenado de Mníšek z Těchanovic, kiu komune kun Dolní Těchanovice vendis ĝin en la jaro 1431 al Dědoch z Šumvaldu. En la jaro 1516 tenis Staré Těchanovice-on kaj Nové Těchanovice-on pro lombardo de Bernard Bírka z Nasile Václav z Fulštejna en Bílovec-regiono. Unue ĝi apartenis al vikštejna senjorujo kaj ekde la dua duono de la 17-a jarcento al senjorujo Melč.

Staré Těchanovice apartenis al distrikto Opava. Escepto estis jaroj 1949-1960, kiam ties administra urbo estis Vítkov. Ekde la jaro 1960 Staré Těchanovice fariĝis parto de Kružberk, kun kiu ĝi estis integritaj al Budišov nad Budišovkou. Memstara municipo Staré Těchanovice fariĝis denove en la jaro 1990, dum kio Jánksé Koupele post la forŝiro de Budišov nad Budišovkou alliĝis je du jaroj pli poste.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869479
1880486
1890461
1900461
1910433
1921412
JaroLoĝantoj
1930382
1950263
1961234
1970174
1980135
1991136
JaroLoĝantoj
2001138
2014148
2016155
2017151
2018157
2019149
JaroLoĝantoj
2020141
2021126
2022133
2023132

Partoj de municipo redakti