Moravice
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Opava. Pri samnomata rivero temas artikolo Moravice (rivero).
Moravice estas nomo de municipo en Ĉeĥio en distrikto Opava. Vivas ĉi tie 240 loĝantoj (2024).
Moravice | |||
germane Morawitz | |||
municipo | |||
Preĝejo de sanktaj Filipo kaj Jakobo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Moravice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Opava | ||
Administra municipo | Vítkov | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Rivero | Moravice | ||
Situo | Moravice | ||
- alteco | 547 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 51′ 28″ N 17° 43′ 17″ O / 49.85778 °N, 17.72139 °O (mapo) | ||
Katastro | 11,09 km² (1 109 ha) Moravice | ||
Loĝantaro | 240 (2024) | ||
Denseco | 21,64 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1283 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 747 84 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0805 | ||
NUTS 5 | CZ0805 569097 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Moravice | |||
Retpaĝo: www.obecmoravice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nové Lublice, Melč, Lhotka u Litultovic, Kružberk kaj Staré Těchanovice.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis fondita de ĉeĥaj vilaĝanoj proksimume en duono de la 13-a jarcento. En 1288 ĉi tie estas menciata reganto Jenczko el Moravice kaj evidente jam tiam ekzistis ĉi tie burgaro. Moravice kreis malgrandan bieneton, en kies tenado alternis eta ĉirkaŭa nobelaro. En 1526 akiris Moravice-on Stošidoj el Kounice kaj ili tenis ĝin sekvantan duonjarcenton. Ekde fino de la 16-a jarcento eblas observi fortan germanan migradon ĝis Moravice, do je unu jarcento pli poste tio jam estis vilaĝo preskaŭ tute germana, simile kiel la tuta ĉirkaŭaĵo. Pro partopreno en nobelara ribelo Moravice estis en 1622 konfiskita al Jan Odkolek el Újezd kaj aligita al opava sinjorujo de Karolo princo el Liĥtenŝtejno. La ĉi tiea burgaro pereis evidente dum la tridekjara milito. Poste Moravice apartenis alterne al distriktoj Vítkov kaj Opava. En 1979 la vilaĝo fariĝis parto de Melč kaj ekde 1990 ĝi estas denove memstara vilaĝo.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 728 |
1880 | 719 |
1890 | 667 |
1900 | 650 |
1910 | 626 |
1921 | 603 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 543 |
1950 | 411 |
1961 | 372 |
1970 | 303 |
1980 | 296 |
1991 | 296 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 265 |
2014 | 241 |
2016 | 226 |
2017 | 229 |
2018 | 224 |
2019 | 222 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 232 |
2021 | 226 |
2022 | 237 |
2023 | 243 |
2024 | 240 |
Turismaj celoj
redaktiMoravice triĝas sur verda turisma marko , kiu kondukas de fervojhaltejo Litultovice - Pilný mlýn ĝis Jánské Koupele en valo de rivero Moravice. Por turistoj estas elserĉata precipe vasta elrigardo el monteto Hůrka. Interesa estas ankaŭ fonto de feroza mineralakvo.
En la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo troviĝas allogaj turismaj celoj - pentrinda valo de rivero Moravice kun eksa banloko Jánské Koupele, baraĵlago Kružberk kaj Slezská Harta, burgoruino Vikštejn aŭ ekzercmontogrimpista muro sub la digo de valbaraĵo Kružberk.