Bohumír Bocian
Bohumír BOCIAN (konata ankaŭ sub nomo Bohumír Strohalm) estis ĉeĥa agnoskata pentristo. Li naskiĝis en Slavkov la 5-an de oktobro 1912[1] kaj mortis la 28-an de februaro 2002. Ekde la jaro 1938 li vivis kaj kreis en Parizo. Siajn oleopentraĵojn, akvarelojn, grafikaĵojn kaj laboraĵojn kreitaj per kombinitaj metodoj li ekspoziciis en vico da ekspozicioj en Francio kaj pluaj landoj de Eŭropo, Usono, Afriko, Azio kaj en lastaj jaroj ankaŭ en Ĉeĥio - en Brno, Ostrava, Hradec nad Moravicí kaj en Slavkov. Fragmento de lia kreado estas lokigita en daŭra ekspozicio en oficejo en Slavkov.
Bohumír Bocian | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1912 en Slavkov |
Morto | 28-an de februaro 2002 (89-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto |
Lia edzino Yvonne Tinayre mortis je unu semajno pli malfrue ol li. La korprestaĵoj de Bohumír Bocian estas enterigitaj en tombejo en Slavkov.