Fervojlinio Olomouc – Opava
Fervojlinio Olomouc hl. n. – Opava východ (en horaro por vojaĝantoj markita per numero 310) estas unurela fervojo, konsisto de tutŝtata fervojo. La fervojlinio kondukas el Olomouc hlavní nádraží tra montaro Nízký Jeseník direkte al Valšov, Bruntál, Milotice nad Opavou kaj Krnov ĝis Opava. Sur la fervojlinio troviĝas kvin tuneloj. Trafiko en la fervojlinio estis komencita en la jaro 1872.
El Krnov kondukis deflankiga fervojlinio en Germanion (nuna teritorio de Pollando) ĝis stacio Głubczyce; la transporto haltigita en la jaro 1945 pro sekvoj de rearanĝo de Eŭropo post la 2-a mondmilito; parte ĝi restis kiel branĉtrako, resto estis forportita. La fervojlinio el Opava al ŝtatlimo kaj en Germanion (nun teritorio de Pollando) ĝis stacio Pilszcz komencis trafikon en la jaro 1909 kaj ĝi finis la trafikon pro la sama kaŭzo en la jaro 1945.
Paso de la fervojlinio
redakti- 0 – Olomouc hlavní nádraží (stacio) 215 m s. m.
- 4 – Bystrovany (haltejo) 230 m s. m.
- 6 – Velká Bystřice (stacio) 240 m s. m.
- 8 – Velká Bystřice (haltejo) 245 m s. m.
- 11 – Hlubočky-Mariánské Údolí žst. 265 m s. m.
- 13 – Hlubočky haltejo 275 m s. m.
- 15 – Hlubočky (stacio) 295 m s. m.
- 18 – Hrubá Voda (haltejo) 330 m s. m.
- 19 – Hrubá Voda (stacio) 345 m s. m.
- 22 – Hrubá Voda-Smilov (haltejo) 385 m s. m.
- 25 – Hl. Jívová (haltejo) 430 m s. m.
- 29 – Domašov nad Bystřicí (stacio) 495 m s. m.
- 36 – Moravský Beroun (stacio) 535 m s. m.
- 45 – Dětřichov nad Bystřicí (stacio) 620 m s. m.
- 49 – Lomnice u Rýmařova (haltejo) 595 m s. m.
- 56 – Valšov (stacio) 525 m s. m.
- 64 – Bruntál (stacio) 555 m s. m.
- 73 – Milotice nad Opavou (stacio) 445 m s. m.
- 78 – Zátor (haltejo) 400 m s. m.
- 80 – Brantice (stacio) 385 m s. m.
- 87 – Krnov (stanice) 325 m s. m.
- 90 – Krnov-Cvilín (haltejo) 315 m s. m.
- 96 – Úvalno (haltejo) 295 m s. m.
- 100 – Skrochovice (stacio) 285 m s. m.
- 103 – Hl. Holasovice (haltejo) 290 m s. m.
- 108 – Vávrovice (haltejo) 265 m s. m.
- 109 – Palhanec (ŝarĝa)
- 112 – Opava západ (stacio) 270 m s. m.
- 116 – Opava východ (stacio) 255 m s. m.
-
Hrubá Voda
-
Domašov nad Bystřicí
-
Bruntál
-
Zátor
-
Brantice
-
Úvalno
-
Opava východ
Historio
redaktiPost okupo de Sudetio fare de Germanio estis en la 1-a duono de 1940-aj jaroj konstruita komunika relo inter fervojlinio Mährisch Schönberg–Jägerndorf kaj fervojlinio Olmütz–Troppau, kiu kondukis laŭlonge laŭ hodiaŭa krnova ĝardenista domaro Úsvit kaj kiu krucigis fervojlinion Jägerndorf–Leobschütz. La kunigrelo estis en la 1950-aj jaroj elŝirita. En la jaro 2016 estis komplete renovigita sektoro Krnov - Opava východ kaj fervoja rapideco en sektoro Krnov - Skrochovice estis plialtigita al 120 km/h.
Pluaj fotoj
redakti-
Fervojlinio malantaŭ Hrubá Voda
-
Ponto antaŭ Domašova tunelo
-
Parto de fervojo inter Domašov kaj Jívová
-
Domašova tunelo
-
Tunelo Smilovský I
-
Tunelo Smilovský II
-
Fervojlinio proksime de domašova minejo ĉe ponto trans rivero Bystřice
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiBildoj, sonoj kaj videoj pri temo Fervojlinio Olomouc – Opava en Vikimedia Komunejo