Zátor

municipo en la distrikto Bruntál‎ de Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zator

Zátor estas municipo en Ĉeĥio situanta en sudokcidenta terlango de distrikto Bruntál. Norde ĝi najbaras kun Čaková, oriente kun Brantice kaj teritorio de Dubnice, sude kaj okcidente kun Lichnov kaj Milotice nad Opavou. Vivas ĉi tie 1 170 loĝantoj (2023).

Zátor
germane Seifersdorf
municipo
Vido al Zátor de Čaková
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zátor
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Krnov
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Fervoja haltejo Zátor
 - fervojlinio n-ro 310
Rivero Opava
Situo Zátor
 - alteco 368 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 03″ N 17° 35′ 35″ O / 50.03417 °N, 17.59306 °O / 50.03417; 17.59306 (mapo)
Areo 19,08 km² (1 908 ha)
Loĝantaro 1 170 (2023)
Denseco 61,32 loĝ./km²
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 16
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597988
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Zátor
Retpaĝo: www.zator.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lichnov, Nové Heřminovy, Brantice, Milotice nad Opavou kaj Čaková.

La valo de Zátor estas mallarĝa. La okcidentaj montoj iom post iom leviĝas de oriento kaj nordoriento per malaltaj krutaj deklivoj ĝis la plej alta,proksimume 500 m alta montodorso. De sur deklivo de vilaĝo Čaková montriĝas belega vido al la tuta valo Loučky kaj ni vidas la supran parton de Zátor, al kiu dukas preĝejo de La plej sankta triopo. La vilaĝo estas ĉirkaŭita per arbaroj kaj montetoj. Tra la suba parto (Loučky) trafluas rivero Opava, tra la supra parto rojo Zátoráček.

La pentrinda pejzaĝo, preskaŭ netuŝita industrio, rekte allogas al longaj promenoj tra la ĉirkaŭaĵo kaj por ŝatantoj de naturo kaj turismo la promenado tra la naturo ĉirkaŭ Zátor estos neforgesebla sperto en ĉiu jarsezono.

Konciza historio redakti

La vilaĝo kaj burgaro Sator estas unuafoje skribe menciata en 1377, kiam proprumis ĝin Štěpán z Varanova. Tiel ĝi estis notita en dokumento, kiam filoj de opava princo Mikuláš la 2-a dividis je patra heredaĵo. Tiam estiĝis krnova princlando, kiun ricevis Jan la 1-a.

En militoj inter reĝo Jiří z Poděbrad kaj Matiaŝo Korvino tiama krnova princo Jan aliĝis al flanko de reĝo Jiří, li estis militkaptita kaj lian sinjorujon ekprenis venkinto Matiaŝo. Zátor estis verŝajne en tiu ĉi milito rabita.

Poste estis la dezerta vilaĝo Zátor kelkfoje vendita.

Ekde la 1770 oni komencis uzi numerojn sur domoj. En 1798 Zátor havis 104 domajn numerojn kaj 613 germane parolantajn loĝantojn, kiuj vivtenis sin per agrikulturo, bredado de brutaro.

La 15-an de oktobro 1872 estis trafikigita fervojo Olomouc - Bruntál - Krnov - Opava. Fervojhaltejo en Zátor estis establita kaj malfermita nur la 1-an de aŭgusto 1892.

En 1919 la vilaĝo estis elektruzita.

La 7-an de oktobro 1938 la germana armeo enpaŝis en Zátor de Krnov ĝis la valo de rivero Opava. Samtempe Adolf Hitler traveturis kun ĝi sur distrikta ŝoseo tra Loučky ĝis Bruntál kaj li estis ĝoje bonvenigata de loĝantaro.

La 6-an de majo 1945 la rusaj taĉmentoj enpaŝis ĝis Zátor, la germanaj taĉmentoj, kiuj havis en paroĥejo lazareton, retiriĝis norden.

La ĉefa transporto de germanoj foriris el Zátor la 6-an de majo 1946. Plinombriĝis ĉeĥaj alloĝintoj, dum kio plimulto de la alloĝintoj devis esti el Silezio. Diservoj estis servataj ĉeĥe kaj germane.

En 1996 kaj 1997 trafis la tutan regionon ĉirkaŭ Zátor katastrofaj inundoj, kiuj tre difektis la vilaĝon.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 459
18801 520
18901 567
19001 434
19101 534
19211 564
JaroLoĝantoj
19301 610
19501 113
19611 179
19701 014
19801 126
19911 119
JaroLoĝantoj
20011 183
20141 211
20161 217
20171 203
20181 188
20191 193
JaroLoĝantoj
20201 169
20211 096
20221 163
20231 170