Hrubá Voda
Hrubá Voda (germane Grosswasser) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Hlubočky en distrikto Olomouc. Vivas ĉi tie 301 loĝantoj (2021).
Hrubá Voda | |
germane Grosswasser | |
vilaĝo | |
Vido al hotelo Hluboký dvůr (antaŭe Fisterhof, poste Rudá hvězda) de fervoja stacio
| |
Oficiala nomo: Hrubá Voda | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Olomouc |
Administra municipo | Hlubočky |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Nízký Jeseník |
Fervoja haltejo | Hrubá Voda |
- fervojlinio | n-ro 310 |
Domoj | 93 |
Rivero | Bystřice |
Situo | Hrubá Voda |
- koordinatoj | 49° 40′ 13″ N 17° 26′ 11″ O / 49.67028 °N, 17.43639 °O (mapo) |
Katastro | 15,98 km² (1 598 ha) Hrubá Voda |
Loĝantaro | 301 (2021) |
Denseco | 18,84 loĝ./km² |
Fondo | 17-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 783 61 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Hrubá Voda estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 15,98 km².
Historio
redaktiHrubá Voda estis fondita en la 17-a jarcento fare de Metropolita kapitulo en Olomouc kaj sekve enloĝigita de germanaj dometistoj el norda Moravio. Ĝi etendiĝas en montoriĉa tereno de montaro Nízký Jeseník sur ambaŭ deklivoj de plilongigita valo de rivero Bystřice proksimume 3,5 km na nordoriente de Hlubočky. En la jaro 1861 komencis komercisto kaj fabrikisto I. C. Machanek kaj grandkomercisto Balthazar kavaliro von Szäbel el Olomouc en Hrubá Voda kun minado de ardezo. Memstara romkatolika konfesanta administrado por municipoj Hlubočky, Hrubá Voda kaj Mariánské Údolí estis establita en Hlubočky en la jaro 1912.
Grandan parton de la municipo okupis arbaraj reviroj de Metropolita kapitulo en Olomouc. Bazojn de turisme alloga valo metis jam fine de la 19-a jarcento olomouca sekcio de Moraviasilezia sudetia montara asocio (Mährisch-Schlesischer Sudetengebirgsverein) helpe de ambaŭ direktoro de ferfabrikoj Moravia Max Machanek en Mariánské Údolí kaj najlofabriko Oswald Machanek en Hlubočky, kiam ĉi tie estiĝadis la unuaj turismaj vojoj kaj ekde la jaro 1907 ankaŭ restadejoj de vintraj sportoj.
Al komunuma lernejo kun germana instrulingvo aldoniĝis en la jaro 1929 ĉeĥa minoritata lernejo. En la jaro 1848 la municipo fariĝis konsisto de distrikto Olomouc, en la jaroj 1938-1945 konsisto de Imperia regiono Sudetio. Municipo Hrubá Voda falis al juĝeja distrikto Libavá-Město. Post postmilita forŝovo de loka germana loĝantaro estis en la municipo unue lasitaj germanaj fakaj laboristoj el la ardezaj minejoj, kiuj devis novaj domaristojn instrui en rompado de la ardezo.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 325 |
1880 | 343 |
1890 | 417 |
1900 | 410 |
1910 | 405 |
1921 | 421 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 466 |
1950 | 423 |
1961 | 448 |
1970 | 446 |
1980 | 394 |
1991 | 333 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 308 |
2011 | 281 |
2021 | 301 |
Rilataj artikoloj
redaktiPluaj fotoj
redakti-
Hotelo
-
Bobada vojo
-
Fervoja stacio
-
Muelejo Smilovský mlýn
-
Kapelo en arbaro malantaŭ muelejo Smilovský mlýn
-
Vido en valon de Bystřička el monteto super la vilaĝo
-
Fervojlinio inter stacio Hrubá Voda - Smilov kaj la unua smilova tunelo
-
Ĉirkaŭaĵo de Hrubá Voda