Fervojlinio Opava východ – Hlučín

Fervojlinio Opava východ – Hlučín (en horaro por vojaĝantoj fervojlinio 317) estas unurela fervojo kun longeco 22 km. Temas pri regiona fervojlinio.

Opava východ - Hlučín

Renkontiĝo de personaj trajnoj en Kravaře ve Slezsku, meze trajno ĝis Chuchelná

Renkontiĝo de personaj trajnoj en Kravaře ve Slezsku,
meze trajno ĝis Chuchelná
Superrigardo
Numero de linio 317
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto České dráhy
Teknikaj trajtoj
Longo 22 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo neelektrizita fervojo
Maksimuma dekliveco 14,29 ‰
Min. radiuso de arko 320 m
Maksimuma rapideco 70 km/h
Stacioj de la fervojlinio
kapa stacidomo – liniokomenco
29,495 Opava východ
   
Fervojlinio ĝis Krnov
   
Fervojlinio ĝis Ostrava-Svinov
   
deflankigo Ostroj, Bivoj
   
deflankigo Model Obaly
Bahnübergang
27,441 ŝoseo I/11
haltejo
27,300 Opava haltejo
   
rivero Opava
haltejo
26,428 Malé Hoštice
Bahnübergang
25,272 ŝoseo I/56
haltejo
24,450 Velké Hoštice
stacidomo
21,483
0,000
Kravaře ve Slezsku
   
deflankigo Gypstrend
   
Fervojlinio ĝis Chuchelná
haltejo
2,406 Kravaře – Kouty
haltejo
5,644 Dolní Benešov – Zábřeh
stacidomo
8,294 Dolní Benešov
   
deflankigo MSA
Bahnübergang
10,127 ŝoseo I/56
haltejo
11,365 Kozmice
   
13,211 ŝoseo I/56
stacidomo
14,400 Hlučín
   
deflankigo Hospodářské družstvo
   
15,029 fino de la fervojo
Strecke – geradeaus
deflankigo Marius Pedersen
vdr

Historio redakti

Sektoro OpavaKravaře estiĝis kiel konsisto de fervojlinio OpavaRacibórz, kiu estis konstruita iel internacia fervojo kuniganta Prusion kaj Aŭstrio-Hungarion, sed granda parto de la fervojlinio situis sur teritorio de Prusio, ĉar ties konsisto estis tiutempe ankaŭ Hluĉinio. La unua trajno traveturis la tutan vojon la 20-an de oktobro 1895. La alia parto de la fervojlinio el Kravaře ĝis Annaberg (hodiaŭ Chałupki) komenciĝis konstrui kiel deflankiga en duono de la jaro 1911, solena komenco de trafiko en sektoro Kravaře – Hlučín okazis la 28-an de novembro 1913. Pluan konstruadon interrompis la unua mondmilito kaj sekvantaj disputoj pri estonteco de la teritorio. Sed baldaŭ la konstruado estis renovigita, kaj en junio de 1925 estis enkondukita en trafikon sektoro HlučínPetřkovice. Plu oni ne daŭrigis en la konstruado rilate al ŝanĝo de ŝtatlimoj. Anstataŭ tio oni proponis daŭrigon ĝis Ostrava Hrušov, sed la planojn malebligis la dua mondmilito. Dum retiriĝantaj bataloj la fervojlinio estis difektita , sed jam la 23-an de novembro 1945 la transporto estis renovigita.

Sed en fervojlinio Opava – Racibórz la transporto estis renovigita nur ĝis Chuchelná. Iom post iom signifo de la fervojlinio ĝis Hlučín kun daŭrigo al Ostrava kreskis, male signifo de fervojlinio ĝis Chuchelná sinkis, tial estis kreita nova ĉefa branĉo Opava – Hlučín kaj el la fervojlinio ĝis Chuchelná fariĝis fervojo deflankiga.

Komuniko kun Ostrava estis solvita en la jaro 1950, kiam estis konstruita tramvojo el Ostrava ĝis Petřkovice kaj Transporta entrepreno Ostrava aĉetis fervojlinion Hlučín – Petřkovice, kiun ĝi elektrizis kaj kunigis kun tramvojo ĝis Petřkovice. Tramtransporto sur la fervojo daŭris ĝis la jaro 1982, kiam la transporto inter tramturniĝejo Hlučínská kaj Hlučín estis pro malbona teknika stato haltigita. La reloj estis forportitaj kaj sur ties korpo estis konstruita ŝoseo I/56.

Estonteco redakti

Enkadre de projekto pri evoluo de fervojreto České dráhy lasis en la jaroj 1997 - 2005 ellabori teknike-ekonomian kaj teritorie-teknikan studon pri rela komuniko Hlučín – Ostrava, kie estis kiel plej avantaĝa solvo proponita konstruo de sistemo de tramtrajnoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Fervojlinio Opava východ – Hlučín – Petřkovice en Vikimedia Komunejo