Petřkovice (Ostrava)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Petřkovice

Petřkovice (germane Petershofen; ĝis 1907, germane Petrzkovicz, pole Pietrzkowice) estas eksa municipo en Ĉeĥio, ekde la 24-a de aprilo 1976 parto de urbo Ostrava, ekde la 24-a de novembro 1990 urba parto de la statuta urbo Ostrava, sur kies norda rando ĝi situas. Vivas ĉi tie 3 140 loĝantoj (2021). Sudoriente fluas rivero Odra. Super ties kunfluejo kun Ostravice elstaras monteto Landek. Temas pri la plej signifa arkeologia trovejo en Ostrava-regiono.

Petřkovice
germane Petershofen, ĝis 1907 germane Petrzkovicz, pole Pietrzkowice
urba parto
Lernejo en placo en Petřkovice
Situo de urba parto Petřkovice en Ostrava (klakmapo)Krásné PolePlesnáPustkovecPorubaMartinovTřeboviceHošťálkoviceLhotkaPetřkoviceSilezia OstravaMichálkoviceRadvanice kaj BartoviceMoravia Ostrava kaj PřívozMariánské Hory kaj HulvákyNová VesVítkoviceSvinovPolanka nad OdrouProskoviceOstrava-JihHrabováNová BěláStará Bělá
Situo de urba parto Petřkovice en Ostrava (klakmapo)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Petřkovice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio eta parto
Parto de Ostrava
Montaro Nízký Jeseník, Opava montetaro
Tipo de parto Urba parto
Eksa minejo Minejo Anselm
Muzeo Minista muzeo
Rivero Odro
Situo Petřkovice
 - koordinatoj 49° 52′ 30″ N 18° 15′ 32″ O / 49.87500 °N, 18.25889 °O / 49.87500; 18.25889 (mapo)
Areo 3,93 km² (393 ha)
Loĝantaro 3 140 (2021)
Denseco 798,98 loĝ./km²
Monteto Landek
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 725 29
Situo de Petřkovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Petřkovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Petřkovice enkadre de Ĉeĥio
Petřkovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Petřkovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Petřkovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Petřkovice
Retpaĝo: www.petrkovice.eu
Portalo pri Ostrava

Historio redakti

La unua mencio pri ekzistado de la vilaĝo devenas nur el la jaro 1377. La vilaĝo estas kunigata kun proksima burgo sur Landek el la 2-a duono de la 13-a jarcento (konserviĝis nur malgrandaj restaĵoj). En monteto Landek same troviĝas signifa arkeologia trovejo. En la jaro 1782 estis en Petřkovice komencita unua profundaĵminado de nigra karbo en la regiono. La minado estis definitive finita en la jaro 1986. Hodiaŭ en la areo de eksa karbominejo nomata Anselm troviĝas Minista muzeo. La vilaĝo estis aligita al Ĉeĥoslovakio en la jaro 1920. Tiutempe ĝi havis areon 259 ha, 2 609 loĝantojn kaj 252 domojn, ministan kolonion nomata Mexiko, malsanulejon, infanan rifuĝejon, burĝan lernejon, du komunumajn lernejojn, publikan akvokondukilon kaj kanalizon, karbominejojn Anselm kaj Oskar, 7 restoraciojn, 1 kafejon kaj 7 vendejojn. Ekde la jaro 1976 Petřkovice estas urboparto de urbo Ostrava.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869920
1880998
18901 107
19001 509
19102 159
19212 609
JaroLoĝantoj
19303 206
19503 865
19613 236
19702 891
19802 846
19912 659
JaroLoĝantoj
20012 783
20112 916
20213 140

Konataj naskiĝintoj redakti

Vidu ankaŭ redakti