České dráhy
La Ĉeĥaj Fervojoj (ĉeĥe České dráhy; mallongigo: ČD) estas plej grava fervoja kompanio en Ĉeĥio. Ĝi iĝis je la 1-a de januaro 2003[1]. Antaŭe temis pri ŝtata kompanio. Ĝis jaro 2007 zorgis České dráhy ankaŭ pri ŝarĝo, sed en tiu jaro iĝis ČD Cargo, a.k.[2].
České dráhy | ||
---|---|---|
České dráhy, a.s. | ||
fervoja operacia firmao entrepreno negoco fervoja firmao | ||
Komenco | 2003 vd | |
Antaŭe | České dráhy s.o. vd | |
Lando(j) | Ĉeĥio vd | |
Sidejo | Prago | |
Fondinto(j) | Ministerio pri Transporto de Ĉeĥio vd | |
Posedata de | Ministerio pri Transporto de Ĉeĥio vd | |
Filioj | ČD Cargo (en) ČD - Informační Systémy (en) Ostravská dopravní společnost (en) CHAPS (en) CD Cargo Poland (en) DPOV, a.s. (en) ČD – Telematika (en) ČSAD SVT Praha (en) Výzkumný Ústav Železniční (en) Dopravní vzdělávací institut (en) CD Cargo Slovakia (en) vd | |
Posedatoj | JLV (en) (38.79%). Intercontainer-Interfrigo (en) (0.43%). EUROFIMA (en) (1%). Masaryk Station Development (en) (34%). CR-City (en) (3400%). vd | |
Agokampo | fervojo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | akciová společnost | |
Nuntempa ĉefdirektoro estas Pavel Krtek [3].
Krom fervoja transporto České dráhy ankaŭ havas unu telferon en Liberec al Ještěd.
Je la 31-a de decembro 2009 laboris por České dráhy 41 081 dungintoj. Sume priservis 9 420 kilometroj da trakoj, de tio 7 526 km estis unurelaj, 1 858 km estis durelaj kaj 36 kilometroj estis trirelaj. 9 397 km da reloj estis normalŝpuraj. 3 153 km da trakoj estas elektrizitaj.
Je la 31-a de decembro 2012 laboris por České dráhy 26 443 dungintoj.[5]
Tarifo
redaktiČeské dráhy ofertas diversajn biletojn:
Grupaj biletoj
redaktiPro grupoj de minimume du homoj estas oferto de grupa rabato, se oni deziras vojaĝi nur en unu certa regiono de Ĉeĥio, oni povas aĉeti dum semajnfino unu-tagan bileton por grupo de du homoj super 15 jaroj kaj tri homoj sub 15 jaroj. Semajnfinaj biletoj ekzistas ankaŭ en kombinaĵo kun Pollando aŭ kun Germanio.
Biletoj por unu persono
redaktiSpecialaj biletoj
redaktiSe oni scias, je kiu tago oni volas vojaĝi, eblas aĉeti bileton por vojaĝo inter pli grandaj urboj kun rabato. De tiu prezo oni povas ricevi rabaton ankoraŭ kun klienta karto de České dráhy.
Retaj biletoj
redaktiEblas aĉeti unutagajn biletojn por unu regiono aŭ por tuta lando. Tiuj ĉi biletoj ekzistas ankaŭ en kombinaĵo kun Pollando aŭ kun Germanio.
Normalaj biletoj
redaktiSe oni veturas je iu pli malgranda distanco, oni devas aĉeti bileton, kies prezo oni kalkulas laŭ kilometroj. De tiu prezo oni povas ricevi rabaton ankoraŭ kun klienta karto de České dráhy.
Kategorioj de trajnoj
redaktiČeské dráhy havas jenajn kategoriojn de trajnoj:
- Persona trajno (Osobní vlak) - haltas en preskaŭ ĉiuj haltejoj, kutime sen unua klaso. Plej ofte sen ebleco mendi lokbileton.
- Senhalta trajno (Spěšný vlak) - simila al persona trajno, sed kun malpli da haltejoj, kutime ankaŭ kun unua klaso.
- Rapidtrajno (Rychlík) - Konektoj inter pli grandaj urboj, unua klaso preskaŭ ĉiam. Foje grandspacaj vagonoj, foje kupeoj.
- Eksprestrajno (Expres) - Rapida konekto inter pli grandaj urboj, unua klaso preskaŭ ĉiam. Foje ankaŭ restoracia vagono.
- InterCity - Rapida konekto inter pli grandaj urboj, unua klaso preskaŭ ĉiam, restoracia vagono ankaŭ.
- EuroCity - rapida internacia konekto inter plej gravaj urboj, unua klaso preskaŭ ĉiam, restoracia vagono ankaŭ.
- SuperCity - speciala kategorio por trajnoj, je kiuj oni uzas elektrajn trajnkompletojn 680. Lokbileto deviga. Prezo de lokbileto estas laŭ la tempo de aĉeto kaj distanco de vojaĝo.
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-12. Alirita 2011-02-01 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-12. Alirita 2011-02-01 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-03. Alirita 2011-02-01 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-22. Alirita 2011-02-03 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-13. Alirita 2014-01-11 .