Kašnice (Bohušov)

Kašnice (germane Kaschnitzberg) estas preskaŭ pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Bohušov en distrikto Bruntál en ebenaĵa pejzaĝo oriente de moravia Osoblahio ĉe ŝtatlimo kun Pollando. Ties katastra teritorio, portanta nuntempe nomon Kašnice u Bohušova, havas areon 145,9758 hektarojn kaj ĝi estas parto de municipo Bohušov kiel unu el du bazaj sidej-unuoj de partoj de Bohušov. Al la jaro 2019 ekzistas nur du domoj kaj pri Kašnice eblas nuntempe paroli kiel pri neregistrita loka parto de municipo Bohušov. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo kuniganta Bohušov kun Matějovice.

Kašnice
germane Kaschnitzberg
vilaĝo
Oficiala nomo: Kašnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Bohušov
Historia regiono Ĉeĥa Silezio Mor. enklavoj en Silezio
Parto de Osoblahio
Domoj 2 (2019)
Situo Kašnice
 - koordinatoj 50° 14′ 45″ N 17° 44′ 16″ O / 50.24583 °N, 17.73778 °O / 50.24583; 17.73778 (mapo)
Katastro 1,45 km² (145 ha) Kašnice u Bohušova
Loĝantaro (2001)
Denseco 2,07 loĝ./km²
Unua skribmencio 1785
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1785.

Laŭ popolnombrado al la k 1-a de decembro 1930 ĉi tie estis 35 domoj kun 115 loĝantoj de pure germana nacieco, kiuj estis post la dua mondmilito ellandigitaj. En la municipo estadis kapelo de sankta Floriano, en la jaro 1972 detruita, ĉar ĝi estis laŭ opinio de ĉi tieaj memorigistoj negrava. La municipo estis ofice nuligita al la 1-a de januaro 1971 kaj ĝi plu detruiĝis. Laŭ popolnombrado el la jaro 2001 ĉi tie vivis 3 loĝantoj.