Karlovice (Tísek)
Karlovice (germane Karlowitz) situanta en Ĉeĥio estas vilaĝo, kiu kreas nordokcidentan parton de urbo Tísek en distrikto Nový Jičín. La orientan limon deKarlovice kreas domoj n-ro 65 kaj 172. En la jaro 2001 ĉi tie daŭre vivis 78 loĝantoj. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 27 adresoj.
Karlovice | |
germane: Karlowitz | |
vilaĝo | |
Karlovice
| |
Oficiala nomo: Karlovice | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Nový Jičín |
Administra municipo | Tísek |
Historia regiono | Moravio resp. Moravia enklavo |
Montaro | Nízký Jeseník |
Domoj | 27 2009 |
Situo | Karlovice |
- koordinatoj | 49° 47′ 36″ N 18° 00′ 31″ O / 49.79333 °N, 18.00861 °O (mapo) |
Loĝantaro | 78 (2001) |
Estiĝo | 1714 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 742 94 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Karlovice situas en katastra teritorio Tísek.
HistorioRedakti
Karlovice (portempe kunigita kun Nový Svět en domaron Karlovice-Nový Svět estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1714 kaj ĝis la 1960-aj jaroj ĝi apartenis al municipo Slatina kaj kreis kun ĝi unu el moraviaj enklavoj en Silezio. Katastran limon de Satina kreis ŝoseo II/464. Ekde la jaro 1961 ĝi apartenas al Tísek, devene kiel registra parto de la municipo. Tiun ĉi statuson ĝi perdis kun efikeco al la 4-a de julio 2012, do ekde tiu tempo ĝi kreas unu el du bazaj sidej-unuoj de la municipo.