Tiu ĉi artikolo temas pri pereinta mezepoka vilaĝo. Pri komunumo en Aŭstrio temas artikolo Pfaffenschlag bei Waidhofen an der Thaya.

Pfaffenschlag estas pereinta mezepoka moravia vilaĝo situanta en arbaro okcidente de katastra teritorio Slavonice, sude de ŝoseo el Slavonice ĝis Stálkov. Restaĵoj de la vilaĝo estis malkovritaj somere de 1958, esploron ĉi tie sekve faris Moravia landa muzeo subgvide de Vladimír Nekuda. La restaĵoj de vilaĝo estas libere alireblaj laŭ ruĝa ruĝa turisma marko marko el Slavonice aŭ tra 200 metroj longa vojo el ŝoseo Slavonice – Stálkov, alireblaj ili estas eĉ por ekskursantaj biciklistoj.

Pfaffenschlag
pereinta vilaĝo
Domo en orienta parto de vilaĝo
Oficiala nomo: Pfaffenschlag
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Jindřichův Hradec
Municipo Slavonice
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Parto de Ĉeĥa Kanado
Situo Pfaffenschlag
 - koordinatoj 49° 00′ 49″ N 15° 18′ 05″ O / 49.01361 °N, 15.30139 °O / 49.01361; 15.30139 (mapo)
Pereo 12-a jarcento
 - Malkovro 1958
Por publiko jes
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pfaffenschlag
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La loko estis verŝajne loĝigita jam fare de slavoj, sed la devena setlejo pereis iam pase de la 12-a jarcento. En la 13-a jarcento, pase de koloniigo de limregionoj fare de Přemysl Otakar la 2-a estis sur loko de la pereinta slava domaro konstruita nova kkoloniiga vilaĝo, kiun fondis paroĥestro el Slavonice. Tiu ĉi renovigita vilaĝo estas iam nomata Vilaĝo de paroĥestroBobovec, sed konata ĝi estas sub nomo Pfaffenschlag.

Sed la domaro estis en la tempoj de husanaj militoj forbruligita kaj ĝi ne estis jam renovigita. Verŝajne ĝi estis forbruligita pro kialo, ke la vilaĝo apartenis al paroĥestroj el Slavonice kaj tiu kiel tia ne estis klinigita al la husanoj.

Proksima fiŝlago ne devenas el la tempo de la ekzistado de vilaĝo, sed nur el la jaro 1483, do kvindek jaroj post ĝia pereo.

Tra ĉirkaŭaĵo kondukis en la 1930-aj jaroj linio de limregionaj fortikaĵoj.

Arkitekturo redakti

La vilaĝo konsistis el dekses kamparanaj domoj, muelejo, mastrumaj konstruaĵoj, keloj kaj subteraj koridoroj, kiuj servs kiel kaŝejoj (preskaŭ 30 metroj longaj). La domoj etendiĝis en du vicoj laŭlonge laŭ rojo, kiu kreis akson de la vilaĝplaco. La domoj estis el ŝtonoj kaj ligis al ili mastrumaj lignaj aŭ vergara konstruaĵoj kun keloj kaj subteraj spacoj. La unuopaj domoj konsistis el ĉambro kun fornofajrejo, antaŭĉambro kaj kamero; pli grandaj konstruaĵoj havis eĉ etaĝan grenejon, kiu estis enlasigita en la teron. Al la vilaĝo apartenis ankaŭ apude situantaj herbejoj kaj paŝtejoj.

La vizitanto ĉi tie havas eblecon trarigardi fundamentojn de ĉiuj konstruaĵoj kaj esplori disponon de mezepokaj loĝ-objektoj. Tia ĉi loko havas signifon ne nur por Ĉeĥio, sed ankaŭ por la tuta Eŭropo. Samtempe eblas trarigardi arkeologiajn trovojn de la vilaĝo en Urba muzeo Slavonice, kie estas ekspoziciataj modelo de la pereinta vilaĝo.

Pluaj fotoj redakti

Rilataj artikoloj redakti