Jindřichův Hradec (kastelo)

49° 09′ N 15° 00′ O / 49.150 °N, 15.000 °O / 49.150; 15.000 (mapo)

Kastelo Jindřichův Hradec troviĝas en samnoma historia urbo en Ĉeĥio, Sudbohemia regiono.

Ĉ. trihektara konstruarealo kun 320 ĉambroj, post Kastelo de Prago kaj kastelo Český Krumlov la plej ampleksa en la tuta lando, entenas proksimume 10 mil artaĵojn kaj similan nombron da historiaj libroj.

Historio redakti

 
la kastelo en 1905

Origine gotika burgo, rekonstruita je ampleksa renesanca rezidejo kaj grave damaĝita de incendio en 1773, estis renovigita komence de la 20-a jarcento kaj rekonstruita en 1976-1994.

Vidindaĵoj redakti

La kastelo estas alirebla ekde aprilo ĝis oktobro en kvar ĉiĉeronataj linioj:

  1. Kastelaj reprezentaj salonoj ekipitaj en stiloj ekde renesanco ĝis klasikismo, rondelo
  2. Gotika burgo - mezepoka palaco kun originaj surmuraj pentraĵoj, kapelo de Sankta Spirito, reĝa salonego, unika nigra kuirejo
  3. Konstruhistoria evoluo de la burgo kaj kastelo, klasikismaj salonoj kun meblaro el la ĉaskastelo Jemčina, bildgalerio, rondelo
  4. Nigra turo, malsattorturejo kaj restajoxj de la origina burga kuirejo

La kastelo estas ĉirkaŭita de priflegata renesanca ĝardeno.

En la turima sezono en ĝi okazas multaj kulturaj aranĝoj kaj specialaj noktaj trarigardoj kun la Blanka fantomsinjorino.

Literaturo redakti

  • Bůžek, Václav: Dvory velmožů s erbem Růže. Praha : Ml. fronta, 1997. 315 p. ISBN 80-204-0651-4
  • Papírníková, Irena - Kozel, Bohumil: Albumo de sudbohemiaj memorindaĵoj. Burgoj kaj kasteloj. České Budějovice: Esperanto-klubo "La Progreso", 1980. 40 p.

Eksteraj ligiloj redakti