András Szurdi
András Szurdi [andrAŝ surdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szurdi András estas hungara reĝisoro pri filmoj, scenaristo, eldonisto. Lia frato estas Miklós Szurdi.
András Szurdi | |
---|---|
András Szurdi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 28-an de julio 1944 en Gyöngyös (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Frat(in)o | Miklós Szurdi |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • verkisto |
András Szurdi [1] naskiĝis la 28-an de julio 1944 en Gyöngyös.
Biografio redakti
András Szurdi interrompis la lernadon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, poste li akiris reĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo. En la sekvaj jaroj li estis asistanto de Márton Keleti, Péter Szász, Miklós Jancsó. En 1970 li plulernis en Londono. Hejmenveninta li estis reĝisoro de diversaj filmoj (reklamaj, mallongaj, televiziaj). Li edziĝis dufoje, la dua edzino naskis 3 gefilojn. Li estas konata briĝludanto.
Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj redakti
- Magányosabb az angyaloknál (debuta filmo)
- Viaszfigurák (televizia filmo)
- A halál árnyéka (televizia filmo)
Elektitaj scenarlibroj redakti
- Privát kopó (6 partoj el la televizia serio)
- Kisváros (20 partoj el la televizia serio)
Elektitaj libroj redakti
- Kisváros (1994)
- Pókerkönyv. Kezdőknek és haladóknak (1995)
- A festő hagyatéka (romano)
Fontoj redakti
- [2]
- hungarlingva biografieto kun foto[rompita ligilo]