László Polgár (pedagogo)

hungara pedagogo, ŝakinstruisto kaj esperantisto

László POLGÁR (naskiĝis la 11-an de majo 1946 en Gyöngyös) estas hungara instruisto kaj patro de la konataj ŝakludistinoj Suzanna Polgár, Zsófia Polgár kaj Judit Polgár.

László Polgár
Laszlo Polgar.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1946 (1946-05-11) (74-jara)
en Gyöngyös
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Zsuzsa PolgárZsófia PolgárJudit Polgár
Okupo
Okupo chess coach • instruistopedagogo • ŝakludisto • esperantistoverkistopsikologo
Information icon.svg
vdr
László Polgár kun tri siaj filinoj

Li starigis la teorion, ke genieco dependas unuavice ne de la denaskaj biologiaj ecoj, sed estas rezulto de edukado. Li opinias, ke ĉiu sana infano povas esti edukata al geniulo aŭ almenaŭ al elstara homo.

Por pruvi sian teorion, li dediĉis sin plene al la edukado de siaj tri filinoj, kiujn li edukadis hejme anstataŭ ol sendi ilin al lernejo. Li elektis ŝakon kiel objekton de la trejnado, ĉar tie la kapabloj estas bone mezureblaj laŭ la rezultoj de turniroj. Kaj efektive ĉiuj tri filinoj fariĝis eksterordinare talentaj ŝakludistinoj.

Nuntempe li vivas kun sia edzino Klara en Budapeŝto.

EsperantoRedakti

La tuta familio Polgár parolas Esperanton.

VerkojRedakti

  • Eduku geniulon. Libro pri unika pedagogia eksperimento kaj vivovojo de la mondfamaj fratinoj ŝakmondĉampionoj. Tradukita de Jozefo Horváth, 2004

Eksteraj ligilojRedakti