Jozefo Horváth
Horváth József, esperantigite Jozefo HORVATH (naskiĝis la 20-an de julio 1949 en Győr) estas hungara esperantisto, instruisto kaj vortaristo de Esperanto. Kiel plumnomon aŭ italan nomversion li uzas ankaŭ la nomformon Giuseppe Croatini.
Jozefo Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Giuseppe Croatini |
Naskiĝo | 20-an de julio 1949 (73-jara) en Győr |
Lingvoj | Esperanto • hungara • germana • itala • rusa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • tradukisto |
VivoRedakti
Horváth studis inter 1970-1975 en la Universitato Lajos Kossuth germanan kaj rusan filologiojn, 1983-1985 interlingvistikon kaj esperantologion en la Scienca Universitato Loránd Eötvös.
Li edziĝis en 1975 al Anikó Horváth, bibliotekistino, same esperantisto. La familio Horváth praktikas denaskismon, Rolando kaj Katinjo HORVÁTH estis edukataj en Esperanto kaj la lingvo hungara, dekomence.
Beletraj tradukojRedakti
Horvath profesie tradukis fakajn, priteĥnikajn tekstojn kaj beletron, precipe el la lingvoj hungara, germana, rusa kaj itala. Li tradukis interalie verkojn de Mór Jókai, Kálmán Mikszáth, András Sütő (elektronike eldonitaj de Inko). Li estas tradukinta la fabelromanon de la italo Carlo Collodi. Aperinta kun la Esperanta titolo La aventuroj de Pinokjo (eldono FEL, Belgio), tiu fabelromano fariĝis Infanlibro de la jaro 2004.
Pliaj tradukoj, kompiloj kaj redaktoj:
- Fabloj kaj aforismoj de János Dorosmai,
- Fortreso de Gyula Hernádi (en manuskripto)
- Kontribuo al Unuminutaj noveloj de István Örkény, red. István Ertl
- Kohlhaas de Heinrich von Kleist (ISBN 978-159-569-356-3)
- Eduku geniulon! de László Polgár (ISBN 963 86531 0 8)
- Az eszperantó fundamentuma (Fundamento de Esperanto) de L.L. Zamenhof
- Eszperantó - az egyház új latinja? (Esperanto - la nova latino de la eklezio) de Ulrich Matthias (ISBN 978-963-571-473-5)
- Steloj de Eger (Egri csillatok) de Géza Gárdonyi (ISBN 978-963-571-476-6)
- Vidvino kaj ŝia filino de Zsigmond Kemény (ISBN 978-963-571-479-7)
- Romano de Ida de Géza Gárdonyi (ISBN 978-963-571-483-4)
- Estu bona ĝismorte de Zsigmond Móricz (ISBN 978-963-571-484-1)
- NANO de György Nanovfszky (ISBN 978-963-918-927-0)
- Konsilo de ateisto, novelaro de István Sigmond (redaktis kaj kuntradukis) (ISBN 978-973-7803-20-7)
- A Libázr és a Föld de Júlia Sigmond - Sen Rodin (el Esperanto kuntradukita kun László Vizi) (ISBN 9789737803351)
- Home en senhomeco de Martin Stuppnig (el la germana)
- Sándor Rideg: Ekiras la relgardista domo (pikareska romano) (ISBN 978-963-571-490-2)
- Parfumejo de Miklós László (komedio en tri aktoj) (ISBN 978-963-571-492-6)
- Trio plaĉas al Dio (tri komedioj de Carlo Goldoni, Friedrich Schiller kaj Ede Szigligeti tradukitaj respektive el la itala, germana kaj hungara) (ISBN 978-963-571-497-1)
- Historio de Hungario (en tri volumoj) de István Nemere), tradukita el la hungara) (ISBN 978-615-00-4035-6, ISBN 978-615-00-4825-3, ISBN 978-615-00-5566-4)
- Eŭgeno Macko: Prelegoj kaj artikoloj (redaktis kaj provlegis) (ISBN 978-615-81479-0-3)
- Eŭgeno Macko: Biografiaj fragmentoj / Életrajzi részletek (tradukita resp. el Esperanto, hungara kaj la germana kaj redaktita) (ISBN 978-615-81479-4-1)
- György Nanovfszky: Vivo, vojo, verkoj (tradukita el la hungara, ISBN 978-615-01-0858-2)
- Oklingva proverbaro, redaktita de Petro Desmet' (kompilo de la hungara kaj rusa partoj, ISBN 978-90-77066-68-3)
Li estas tradukinta en la hungaran lingvon la faman romanon de Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero; sed la libro ne estas eldonita.
Lernolibro: Kezdők eszperantó nyelvkönyve (Lernolibro de Esperanto por komencantoj) (ISBN 9789633467107)
VortaristoRedakti
En 2006 aperis nova traduko de la Fundamento de Esperanto al la hungara, verkita de Horvath, ĉe Flandra Esperanto-Ligo.
Li estas kunaŭtoro (kune kun Petro De Smedt) de la 800-paĝa Bildvortaro en Esperanto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2012, 800 p. ISBN 978-9077066-48-5).
Horvath redaktas la elektronikan EHV (Esperanta-hungara vortaro). Ĝia papera versio aperis eldone de HEA en 2014 en du volumoj, p. 1191: ISBN 978-963-571-482-7.
Li kunaŭtoras diversĝenrajn vortarojn kaj kunredaktas la elektronikan Retan Vortaron.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-vortaro
- Vortaro hungara-Esperanto-hungara de Horvath ĉe La Vortaro
- EHV
- http://digilander.libero.it/nicolaruggiero/pinokjo/
- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Jozefo Horváth en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Esperante en 30 tagoj, lia lernolibro (14 MB, hungarlingve)