Zsuzsa Polgár

hungara / usona ŝakludanto

Suzanna POLGAR (hungare: POLGÁR Zsuzsa [POLga:r ĴUĵa]) (naskita la 19-an de aprilo 1969 en Budapeŝto, Hungario), estas unu el la plej fortaj ŝakludantinoj en la historio: ŝi estis la naŭa ina ŝakmondĉampiono, de 1996 ĝis 1999. Nuntempe ŝi loĝas en Usono, kaj ŝi angligis sian nomon al Susan Polgar por fari ĝin pli facile prononcebla por anglalingvanoj.

Zsuzsa Polgár
Persona informo
Naskonomo Polgár Zsuzsanna
Naskiĝo 19-an de aprilo 1969 (1969-04-19) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungara Popola Respubliko
Lingvoj Esperantohungaragermanarusahispanaanglahebrea
Ŝtataneco HungarioUsonoHungario
Alma mater Teksasa Teknika Universitato
Familio
Patro László Polgár
Patrino Klára Polgár
Frat(in)oj Judit PolgárZsófia Polgár
Edz(in)o Paul Truong
Okupo
Okupo ŝakisto • verkistoesperantisto
TTT
Retejo http://www.susanpolgar.com
vdr

Kune kun siaj du pli junaj fratinoj, ŝi lernis la ŝakludon de sia patro, Polgár László. Malgraŭ limoj metitaj al la libereco ludi en internaciaj turniroj, en 1984 Suzanna jam estis la plej alte klasifikata ŝakludantino en la mondo. Tamen, en novembro de tiu jaro, FIDE (Fédération Internationale des Échecs) (sub premo de la Sovetia federacio, kiu ne volis vidi ne-sovetian ludantinon en n-ro 1) decidis alkonsenti 100 pliajn Élő-poentojn al ĉiuj ludantinoj krom ŝi, forigante ŝin de la unua loko en la listo de januaro de 1987. La klarigo estis, ke Polgar akiris sian klasifikon ĉefe ludante kontraŭ viroj, dum aliaj ŝakludantinoj havis malpli grandajn klasifikojn, ĉar ili ludis en nur inaj turniroj. La statistikaj pruvoj subtenantaj tiun decidon estis tre suspektindaj, ĉar la donitaĵoj, je kiuj ili baziĝis, estis malgranda sub-aro de la haveblaj donitaĵoj. Neniu simila interferado en la klasifikoj okazis de post tiam.

Judit Polgár kaj Zsófia Polgár, Saloniko (1988)
László Polgár kun tri siaj filinoj

En januaro de 1991, Polgar fariĝis la unua virino akirinta la viran titolon de Grandmajstro havigante al si tri normojn de Grandmajstro kaj klasifikon pli altan ol 2500. (Nona Gaprindaŝvili kaj Maja Ĉiburdanidze jam antaŭe ricevis la titolon honore pro esti mondĉampioninoj.) Judita, la plej juna fratino de Suzanna, akiris la grandmajstran titolon iom pli poste, en decembro de 1991.

En 1992 (estante pli malforta ol sia fratino Judita, kiu tiam estis n-ro 1 mondskale), Suzanna gajnis kaj la fulmrapidan kaj la rapidan ŝakajn ĉampionecojn antaŭ siaj fratinoj Sofia kaj Judita, kaj ankaŭ antaŭ multe da aliaj inaj tre fortaj ŝakludantinoj en la mondo.

En 1996, Suzanna Polgár gajnis la klasikan inan mondĉampionecon, sian 4-an mondĉampioninan titolon. Ŝi estas la sola el ĉiuj gemondĉampionoj, kiu gajnis la trioblan ŝakan kronon (fulmrapidan, rapidan kaj klasikan ĉampionecojn). Estis malfacile al FIDE trovi mecenaton por ŝia titoldefendo du jarojn poste, kaj ĝi fine aranĝis ĝin en 1999 sub kondiĉoj, je kiuj Polgar obĵetis, unue ĉar ŝi petis ses monatojn por ripozi kaj pretigi sin akuŝinte je sia unua infano, kaj due ĉar la matĉo estis okazonta tute en Ĉinujo, la patrujo de la kontestantino Xie Jun.

Kiam Polgar malakceptis ludi sub tiaj kondiĉoj, FIDE senigis ŝin je ŝia titolo. Polgar procesis en la Sporta arbitrada kortumo en Lausanne, Svislando por monaj damaĝoj kaj restarigo de sia titolo. En marto de 2001 la kortumo decidis favore al Polgár, kondamnante FIDE pagi al ŝi $25.000 pro damaĝo. Tamen, ĉar nova mondĉampionino estis kronita, FIDE ne redonis al ŝi la titolon.

En 1997 Polgar publikigis la membiografian libron Reĝino de la Ludo de la Reĝoj. La Usona Ŝakfederacio nomumis Polgar-on "Grandmajstro de la Jaro" en 2003, unuafoje aljuĝante tiun honoron al virino. En tiu sama jaro (2003), Polgar ankaŭ fariĝis la unua virino gajninta la plej fortan usonan malfermitan fulmrapidan ĉampionecon de ĉiuj tempoj, en kampo inkluzivanta 7 grandmajstrojn. Ŝi ne kunludis en 2004 sed gajnis la titolon refoje en 2005.

De post septembro de 2005, Polgar loĝas en Novjorko, kie ŝi estras la Ŝakcentron Polgar, ĉefe por kuraĝigi junulojn en ilia studado de la ŝakludo. Ŝi ludis en la Usona ina teamo dum la ŝakolimpikoj de 2004 okazintaj en oktobro en Majorko, Hispanujo, kaj gajnis la oran medalon pro la plej alta klasifiko en la ina turniro kaj la plej alta poentaro. Sume ŝi gajnis 10 olimpikajn medalojn (5 orajn, 4 arĝentajn kaj 1 bronzan). Krome, ŝi havas serion da 56 sinsekvaj olimpikaj venkoj sen iu ajn malvenko (tio estas komparebla al la nekredebla serio de 56 bazpilkaj ludoj de Joe DiMaggio). Ŝi fakte neniam malvenkis eĉ unu olimpikan ludon.

En la FIDE-listo de aprilo de 2005, Polgar havis Elo-klasifikon de 2577, kio faras ŝin la dua ludantino en la mondo post ŝia fratino Judita. Ŝi estis n-ro 1 en la mondo kiam 15-jaraĝa, kaj restis inter la tri unuaj dum la sekvaj 20 jaroj. En julio de 2005, Polgar venkis kvar internaciajn rekordojn en unu sola matĉo okazinta en Palm Beach (Florido), inkluzive de: plej multnombraj samtempaj ludoj (326, inter kiuj 309 venkoj, 14 egalvenkoj kaj 3 malvenkoj); plej multnombraj sinsekvaj ludoj luditaj (1131); plej multnombraj ludoj venkitaj; kaj plej alta procentaĵo da venkoj (96,93%).

Suzanna Polgar parolas sep lingvojn flue, inter kiuj estas Esperanto, la germana, la rusa, la hispana, la angla, la hungara kaj la hebrea.

Ŝi estas unu el la plej multe legataj ŝakaj verkistoj en la mondo. Inter ŝiaj lastaj libroj estas Ŝaka gvidlibro de mondĉampionino, Ŝakaj taktikoj por ĉampionoj, Trarompi kaj instrui al vi la ŝakludon en 24 horoj. Suzanna ankaŭ estas premiita ŝaka ĵurnalisto kun artikol-serioj en Chess Life, ChessCafe, Chess Horizons, Georgia Chess, Empire Chess, School Mates, ktp. Ŝi ankaŭ publikigis serion da 6 instruaj DVD-oj.

Esperanto redakti

 

La tuta familio Polgár parolas Esperanton, t.e. László Polgár (pedagogo) - patro kaj liaj filinoj, konataj ŝakludistinoj Suzanna Polgár, Zsófia Polgár kaj Judit Polgár (vidu la apudan foton).

Fotaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Zsuzsa Polgár » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»