Judit Polgár

hungara ŝakludisto

Judita POLGÁR (hungare: POLGÁR Judit), naskita la 23-a de julio 1976, estas hungara ŝakludisto kaj esperantisto. Senkompare la plej forta ina ŝakisto en la historio, ŝi estis rigardata kiel 8-a en la mondo en la FIDE-listo de oktobro de 2005 kun Elo-nombro de 2735, la sola virino en la listo de la plej fortaj 100 ludantoj, eldonita de FIDE. Ŝi fariĝis grandmajstro en 1991, je la aĝo de 15 jaroj kaj 4 monatoj, rompante la antaŭan rekordon de plej juna grandmajstro, establitan de Bobby Fischer en 1958.

Judit Polgár
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1976 (1976-07-23) (47-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantorusahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro László Polgár
Patrino Klára Polgár
Frat(in)oj Zsófia PolgárZsuzsa Polgár
Infanoj 2
Okupo
Okupo ŝakisto • esperantisto • sporta anoncisto
TTT
Retejo https://www.polgarjudit.hu
vdr
Judit Polgár
Judit Polgár en 2008.

Fono redakti

Judita Polgar venas de juda familio en Budapeŝto, Hungario. (Pluraj el ŝiaj familianoj estis mortigitaj dum la Holokaŭsto, kaj ŝia avino estis postvivanto de koncentrejo Aŭŝvico. Kune kun siaj du pli maljunaj fratinoj, Suzanna (Grandmajstro) kaj Sofia (Internacia Majstro), ŝi estis parto de pedagogia eksperimento kondukita de ilia patro, Polgár László, kiu tiel klopodis pruvi, ke infanoj estas kapablaj je eksterordinaraj sukcesoj, se trejnataj jam de tre frua aĝo en specialista subjekto. "Genioj estas farataj, ne naskataj", estis la tezo de László, kiu, kun sia edzino Klara, edukis siajn tri filinojn hejme, kun la ŝakludo kiel specialista subjekto.

Kontraste al la fratinoj, kiuj elmigris (Sofia al Kanado, Suzanna al Novjorko), Judita restis en Hungario kaj edziniĝis al FONTS Gustav, Budapeŝta bestokuracisto.

Kariero redakti

Judita Polgar estas rigardata kiel la plej forta ŝakludantino de ĉiuj tempoj. Instruita en siaj junaj jaroj fare de sia fratino Zsuzsa (kiu mem fine fariĝis mondĉampionino, kaj plue estas la dua plej forta ludantino en la mondo), Judita ĉiam preferis turnirojn por viroj, dekomence klarigante, ke ŝi volas fariĝi la vera monda ĉampiono de ŝakludo. Ŝia konstanta ascendo tra la rankoj de la monda ŝaka elito igis multajn demandi al si, ĉu ŝi ne vere sukcesos je tiu altega celo. Polgar venkis preskaŭ ĉiujn mondajn ĉefajn ludantojn, inkluzive de la estinta mondĉampiono Garri Kasparov, rigardata de multaj kiel la plej forta ŝakludanto de ĉiuj tempoj.

En la FIDE-listo de aprilo de 2003, la klasifiko 2715 atingita de Polgar faris ŝin la 10-a ludanto en la mondo, la unua virino iam ajn inter la Mondaj Unuaj Dek. En tiu sama jaro, Judita elhavis sian plej altan venkon: nevenkitan klaran 2-an vicon en la ŝakturniro Corus, de kategorio 19, en Wijk aan Zee, Nederlando, nur je duon-poento malantaŭ la Hinda stelulo Viswanathan Anand, kaj je plena poento malantaŭ la mondĉampiono Vladimir Kramnik. [1]

En 2004, Polgar prenis iom da ferio el la ŝakludo por naski sian filon, Olivér. Pro tio ŝi estis rigardata "neaktiva" kaj ne listigata en la FIDE-listo de januaro de 2005. Ŝia fratino Zsuzsa, nun konata kiel Susan, reaktivigis sian ludantecon dum tiu periodo kaj portempe refariĝis la ŝakludantino n-ro unu.

Judita Polgar revenis al la ŝakludo dum la prestiĝa turniro Corus je la 15-a de januaro 2005 kun la rezulto 7/13. Pro tio ŝi reaperis en la FIDE-listo de aprilo de 2005, gajninte kelkajn poentojn pro sia pli-bona-ol-atendita rezulto ĉe Corus. En majo ŝi refoje havis pli-bonan-ol-atenditan rezulton en Sofia, Bulgario, finiĝante kiel tria. Ŝi plue gajnis poentojn en la FIDE-listo de julio de 2005. Tio permesis al ŝi teni sian postenon kiel 8-a ludanto en la mondo.

En septembro de 2005, Polgar fariĝis la unua virino en la lukto por la ŝaka mondĉampioneco (FIDE mondĉampioneco 2005).

Esperanto redakti

 
 
Judit Polgár
 
Judit Polgár kaj Zsófia Polgár, Saloniko (1988)
 
László Polgár (pedagogo) kun tri siaj filinoj

La tuta familio Polgár parolas Esperanton, t.e. László Polgár (pedagogo) - patro kaj liaj filinoj, konataj ŝakludistinoj Suzanna Polgár, Zsófia Polgár kaj Judit Polgár.

Literaturo redakti

  • en: Forbes, Cathy: The Polgar Sisters: Training or Genius? (Henry Holt & Co., 1992)
  • en: Hurst, Sarah: Curse of Kirsan: Adventures in the Chess Underworld. Russell Enterprises, 2002.
  • eo: Polgár, László: Eduku geniulon!. Polgár Kft, Budapeŝto, 2004.

Eksteraj ligiloj redakti