Vladimir Kramnik

rusa ŝakisto

Vladimir Borisoviĉ KRAMNIK (ruse Владимир Борисович Крамник; naskiĝis la  25-an de junio 1975(nun 1975-06-25)) estas rusia ŝaka grandmajstro kaj mondĉampiono ekde 2000 ĝis 2007.

Vladimir Kramnik
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1975 (1975-06-25) (48-jaraĝa)
en Tuapse
Lingvoj rusa
Ŝtataneco RusioSovetunio
Okupo
Okupo ŝakisto • verkisto
TTT
Retejo http://www.kramnik.com
vdr

En oktobro 2000, li venkis Garri Kasparov en matĉo de dekses ludoj ludita en Londono, kaj iĝis la Klassika Monda Ŝaka Ĉampiono. En frua 2004, Kramnik sukcese defendis sian titolon kontraŭ kontestanto Péter Lékó en sendecida deksepluda matĉo ludata en Brissago (Svisio).

En oktobro 2006, Kramnik, ankoraŭ la Klassika Mondĉampiono, venkis la tiaman FIDE Mondĉampionon Veselin Topalov en unuiga matĉo, la FIDE Monda Ŝaka Ĉampioneco 2006. La matĉo estis ligita kun polemiko, pro protestoj pri la ofta uzo de la necesejo fare de Kramnik. Kramnik mem ekmalgajnis Ludon 5 post rifuzado ludi, kiam la apelacia komitato ŝanĝis la regulojn de la matĉo. La matĉo estis egala je 6-6 post 12 normaj ludoj, kaj Kramnik gajnis la rapid-decidajn matĉojn 2.5-1.5. Rezulte, Kramnik iĝis la sendisputita Mondĉampiono, kun ambaŭ la FIDE kaj Klasikaj titoloj, ekde Kasparov disiĝis el la FIDE en 1993.

En septembro de 2007, Kramnik perdis sian titolon al Viswanathan Anand ĉe la FIDE Monda Ŝaka Ĉampioneco 2007.