Gusztáv Degen, laŭ hungarlingve kutima nomordo Degen Gusztáv estis hungara juristo, altlerneja instruisto, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis felsőhegyi [felŝOhedji] ekde 1879, lia familia nomvarianto estis Dégen. Lia patro estis János Dégen, lia filo estis Árpád Degen.

Gusztáv Degen
Gusztáv Degen en 1902
Gusztáv Degen en 1902
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de majo 1834(nun 1834-05-24)
en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto 5-an de januaro 1903 (1903-01-05)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro János Dégen
Frat(in)oj Jenő Degen • Degen Titusz
Infano Árpád Degen
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Gusztáv Degen[1] naskiĝis la 24-an de majo 1834 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 5-an de januaro 1903 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gusztáv Degen maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Reĝa Universitato de Pest, pli poste helpe de stipendio en Universitato de Vieno, kie li akiris diplomon en 1856. Post siaj studoj li estis asistanto kaj bibliotekisto de Reĝa Jura Akademio (Kassa). Samtempe li instruis en la proksima seminario. Inter 1861 kaj 1884 li instruis en rango publika ordinara instruisto en Reĝa Jura Akademio (Pozono), poste li estis parlamentano jam en Budapeŝto. En 1881 li ricevis la dignon "imperiestra kaj reĝa tablulo", en 1889 reĝan medalon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A magyar váltójog. (1865)
  • A magyar váltóeljárás. (1866)
  • A közjegyzőség. (1866)
  • Nemzetjogi vizsgálódás a semleges állam lobogójának jelentőségéről és a tengeri ostromzárlatról. (1869)
  • A váltó történelme a legrégibb időktől korunkig. (1870)

Fontoj redakti

Referencoj redakti