Árpád DEGEN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Degen Árpád (malofte Dégen Árpád) estis hungara kuracisto, botanikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1928). Lia patro estis Gusztáv Degen. Árpád Degen [1] naskiĝis la 31-an de marto 1866 en Hungara reĝlando, en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 30-an de marto 1934 en Budapeŝto.

Árpád Degen
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1866 (1866-03-31)
en Bratislavo
Morto 30-an de marto 1934 (1934-03-30) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Loĝloko Hungario
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Gusztáv Degen Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo biologo
kuracisto
botanikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Árpád Degen frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, dume jam tiam li okupiĝis pri plantoscienco. Li plulernis en universitato en Budapeŝto, poste li komencis sian kuracistan karieron. Post kelkaj jaroj ĝismorte li gvidis instituton esplorantajn semograjnojn. En 1897 li ekinstruis en la universitato en Budapeŝto (en 1927 ankaŭ en Szeged). Krome li okupiĝis pri flaŭro de Hungario, Balkano. Li donacis sian kolektaĵon al Hungara Nacia Muzeo.

Verkaro (elekto)

redakti
  • A magyar korona országainak tizenkét új növénye (12 novaj kreskaĵoj de Hungara reĝlando) (1907)
  • A magyar füvek gyűjteménye (Kolektaĵo de hungaraj herboj) (1900–1914)
  • Flora Velebitica (Flaŭro de Velebit) (1936–1938)

Fontoj

redakti