Tiu ĉi artikolo temas pri la granda montaro Velebit en Kroatio. Pri la samnoma vilaĝo, parto de municipo Kanjiĵa, en la aŭtonomia regiono Vojvodino de Serbio vidu la artikolon Velebit (Serbio).

Velebit (v̞ɛlɛ̌bit; itale Alpi Bebie) estas la plej granda kvankam ne la plej alta montaro en Kroatio. Ĝia plej alta pinto estas la Vaganski vrh je alteco de 1757 m.

Velebit
montara sistemo
Alteco 1 757 m
Montaro Dinaraj Alpoj
Geografia situo 44° 32′ N, 15° 14′ O (mapo)44.53333333333315.233333333333Koordinatoj: 44° 32′ N, 15° 14′ O (mapo) f4
Velebit (Kroatio)
Velebit (Kroatio)
DEC
Velebit
Velebit
Situo de Velebit
Map
Velebit
vdr

La montaro konsistigas parton de la Dinaraj Alpoj kaj situas apud la bordo de la Adriatika Maro, disigante ĝin de malmara regiono Lika. Velebit komenciĝas en la nordokcidento proksime de Senj kun la Vratnik montpasejo kaj finiĝas 145 km sudoriente apud la fonto de la rivero Zrmanja nordokcidento de Knin.