Farkas Beke
Farkas BEKE [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beke Farkas estis hungara gimnazia kaj altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis bekeházi.
Farkas Beke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de majo 1774 en Pécs |
Morto | 13-an de junio 1838 (64-jaraĝa) en Győr |
Lingvoj | latina • hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto |
Farkas Beke[1] naskiĝis la 24-an de majo 1774 en Pécs, li mortis la 13-an de junio 1838 en Győr.
Biografio Redakti
Farkas Beke akiris diplomon en Reĝa Jura Akademio (Pozsony) en 1799, poste li instruis literaturon kaj gramatikon en gimnazio de Körmöc. Inter 1805-1807 li instruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa), poste en Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad), ekde 1809 ĝis sia morto en Jura Akademio (Győr). En la lernojaro 1824 li estis akademiestro.
Elektitaj kontribuoj Redakti
- Principia politiae commertii et rei aerariae (tralaboro de verko de en:Joseph von Sonnenfels, 2 volumoj, 1807–1808; 2-a eldono 1823; ĝis 1840 ĝi estis studenta manlibro)
- De necessitate constituendarum in Hungaria iudiciorum cambio-mercantilium (manuskripto)