Richárd Guyon-Debaufre

(Alidirektita el Guyon-Debaufre Richárd)

Grafo Richárd Guyon-Debaufre, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kriple Guyon Richárd [gujon rihArd] estis angla-hungara-turka soldato, kolonelo, generalo, heroo de Hungario. Lia nomo en Turka Imperio estis paŝao Hursid.

Richárd Guyon-Debaufre
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1803 (1803-03-31)
en Walcot
Morto 12-an de oktobro 1856 (1856-10-12) (53-jaraĝa)
en Üsküdar
Mortokialo ĥolero
Tombo Haydarpaşa Cemetery
Ŝtataneco Otomana ImperioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo oficirosoldato
vdr

Guyon-Debaufre Richárd [1] naskiĝis la 31-an de marto 1813 en Britio, en Walcot apud Bath. Li mortis la 11-an de oktobro 1856 en Turka Imperio en Konstantinopolo.

Guyon-Debaufre Richárd
Desegnaĵo pri Guyon-Debaufre Richárd fare de Miklós Barabás


Biografio redakti

Familio de Guyon havis hugenotan originon. Post ricevado de armea eduko en Anglio, Guyon batalis en Portugalio. En 1832 li aliĝis al armeo de Habsburga Imperio, en 1838 li edziĝis kun hungarino. Post 2 jaroj li havis financan problemon, tial li forlasis la armeon kaj li komencis okupiĝi pri bieno en Bars. Kiam Hungara revolucio de 1848 iĝis jam liberecbatalo, li tuj aliĝis al la nove fondita hungara armeo, li batalis jam en la unua batalo en Pákozd. Iom poste li ricevis la taskon batali kun aparta armeo en Supra Hungarujo. Li ekhavis tutlandan famon en la frua 1849, kiam en montpasejo en Branyiszkó [branjisko] li venkis, sekve li povis aliĝi al la ĉefa hungara armeo. Tiam li iĝis generalo. Post la malvenka lasta batalo li rifuĝis al Turka Imperio. En 1852 Guyon iĝis turka generalo sen esti postulata ŝanĝi lian kredon. Li estis guberniestro de Damasko, poste li batalis en Krimeo. Li mortis pro ĥolero ĉe Scutari. Lia tombo estas videbla en brita armea tombejo de Istambulo kun hungara surskribo (=Tie kuŝas grafo, generalo Richárd Guyon, ido de Francio, naskiĝinta en Anglujo, bravulo de Hungarujo, li mortis en la 11-an de oktobro 1856, li aĝis 44.)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti