György Klapka

hungara oficiro, politikisto

KLAPKA György, germane Georg Klapka, naskiĝis la 7-an de aprilo 1820 en Temesvár kaj mortis la 17-an de majo 1892 en Budapeŝto. Li estis hungara generalo dum la revolucio de 1848, kiu kondukis al la "egaligo" inter Hungario kaj Aŭstrio.

György Klapka
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1820 (1820-04-07)
en Timișoara
Morto 17-an de majo 1892 (1892-05-17) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Piarist High School, Timișoara
Subskribo György Klapka
Familio
Edz(in)o Inez Arboin
Okupo
Okupo politikistomilitistokemiistosoldato
vdr
G. Klapka

Je la tempo de Klapka lia naskiĝurbo Temesvár (nun Timișoara) apartenis al Hungario; li mem estis ano de la germanlingvanaro de Banato, sed havis ankaŭ ĉeĥajn prapatrojn.

Klapka lernis en la armea akademio en Karánsebes (nun Caransebeș) kaj en 1838 eniris la aŭstrian armeon. En 1848 li disponigis sin al la revolucia registaro hungara, estis nomumita stabestro de generalo Ernő Kiss kaj ellaboris operacan planon por la hungara armeo, sukcese realigitan en 1849. Post malvenko de Meszáros je la 4-a de januaro li ricevis ties postenon; defendante la transiron de Tiso li sekurigis urbon Debrecen.

Batalo de Isaszeg, pentraĵo de Than Mór

En la aprila kampanjo Klapka estis estro de la unua korpuso. La 6-an de aprilo li decidis la batalon de Isaszeg; revoluciestro Kossuth nomumis lin generalo. Ankaŭ post la proklamo de hungaria sendependeco li distingis sin, ekzemple en la batalo de Komárno (26-a de aprilo), kie li estris la maldekstran alon de la armeo. Post mallonga oficado kiel ministro pri milito li iĝis komandanto de la fortikaĵo de Komárno, kiun li defendis je la 2-a kaj 11-a de julio.

Post la kapitulaco de Artúr Görgey je la 13-a de aŭgusto ankaŭ Klapka devis kapitulaci je la 27-a de septembro. Li foriris el Hungario al Francio, Italio kaj Svislando. En 1866 li aniĝis en la prusa armeo.

Post amnestio en 1866 li reiris al Hungario kaj estis elektita parlamentano.

La centra placo de Komárno antaŭ la urbodomo estas nomita laŭ li.