Ferenc Sziklay [siklai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Sziklay Ferenc Ernő Alfonz estis hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto. Lia filo estis László Sziklay.

Ferenc Sziklay
Persona informo
Naskiĝo la  11-an de oktobro 1883(nun 1883-10-11)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Aranyida
Morto la 19-an de decembro 1943
en  Hungara reĝlando Kassa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo
Familio
Infano László Sziklay
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Ferenc Sziklay[1] naskiĝis la  11-an de oktobro 1883(nun 1883-10-11) en Aranyida (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Zlatá Idka en Slovakio), li mortis la 19-an de decembro 1943 en Kassa (Hungara reĝlando, nuntempa Košice en Slovakio).

Biografio redakti

Ferenc Sziklay maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro en 1909. Post la diplomo li instruis en pluraj hungaraj urboj, ekde 1913 en sia naskiĝurbo. Li batalis dum la 1-a mondmilito. Depost Traktato de Trianon lia statuso ĉesis, ĉar la urbo ĉeĥoslovakiĝis, tial li estis verkisto kaj kulturisto. En 1938 la regiono denove hungariĝis, tial li ĝismorte havis altan statuson en edukado de Kassa.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Arany János magyar verselése. Egy fejezet a magyar ritmus fejlődéstörténetéből (1912)
  • Catullus (dramo, 1920)
  • Hangzatka (romano, 1924)
  • A fekete ember (romano, 1926)
  • Hová? (romano, 1934)
  • Felvidéki magyar kultúrélet válaszútján (1939)
  • Falusi Madonna. Életkép, 3 felv. (teatraĵo, 1942)

Fontoj redakti

Referencoj redakti