Zlatá Idka, hungare Aranyida (aranjida), germane Goldeidau estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. La historia hungara nomo estis Aranyidka. Golde, zlatá kaj arany signifas: oro.

Zlatá Idka situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Zlatá Idka situas sub monto 1245 m-ojn alta, en valo de rojo, fine de sakovojo. Košice troviĝas 20 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo formiĝis en la 14-a jarcento, kiu ricevis rajton pri minado en 1349. Nomo Ida Banya (=minejo Ida) aperis en dokumento post 10 jaroj. Longe oni minadis oron kaj arĝenton. En 1910 loĝis en Aranyida 878 homoj, (758 slovakoj, 86 hungaroj, 34 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Aranyida rehungariĝis pro la unua Arbitracio de Vieno. La unusola sakvojo ligis la vilaĝon nur al Hungario. En 2001 loĝis en Zlatá Idka 344 homoj, (337 slovakoj, 2 ĉeĥoj, po 1 hungaro kaj polo).

Famuloj redakti

En la iama Aranyida naskiĝis hungara instruisto Ferenc Sziklay.

Eksteraj ligiloj redakti