Sándor Prokopp [ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Prokopp Sándor István János estis hungara sportpafisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, notario.

Sándor Prokopp
Sándor Prokopp
Sándor Prokopp
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de majo 1887(nun 1887-05-07)
en  Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Kassa
Morto la 4-an de novembro 1964
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Piarista Gimnazio de Budapeŝto
Parencoj Dóra Prokopp
Okupo
Okupo sportpafisto • juristo • notary public
vdr

Sándor Prokopp[1] naskiĝis la 7-an de majo 1887 en Kassa Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Koŝice en Slovakio), li mortis la 4-an de novembro 1964 en Budapeŝto.

Sándor Prokopp

Biografio redakti

Sándor Prokopp ekde 1891 estis edukita en Budapeŝto, kie li maturiĝis en gimnazio en 1905, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto. Inter 1914-1949 li estis notario en la ĉefurba municipo, poste li pensiuliĝis. En 1952 la (komunisma) ŝtato forprenis duonon de la pensiula mono, ĉar li servis la pli fruan reĝimon. Lia edzino naskis du filojn, krome ili edukis ankaŭ filinon el la antaŭa geedziĝo de la edzino. Li vidviniĝis en 1957.

Sporta kariero redakti

Sándor Prokopp estis sportpafisto en ĉefurba sportklubo ekde la 1900-aj jaroj. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1908 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1912 kun ora medalo en kuŝanta pozicio laŭ 300 m (1912). Li restis pafisto preskaŭ ĝismorte.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2006)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

 
Memortabulo pri Sándor Prokopp