Ödön Szabolcs Barlay

Ödön Szabolcs Barlay [odon sabolĉ barlai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barlay Ödön Szabolcs estis hungara pastro, cisterciana monaĥo, altlerneja instruisto, literaturhistoriisto, skolto (1928-), agento.

Ödön Szabolcs Barlay
Ödön Szabolcs Barlay
Ödön Szabolcs Barlay
Persona informo
Naskonomo Barlay Ödön Szabolcs
Naskiĝo 31-an de oktobro 1919 (1919-10-31)
en Košice
Morto 8-an de julio 2018 (2018-07-08) (98-jaraĝa)
en Székesfehérvár
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza"Universitato Eötvös Loránd
Infanoj 3
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • pedagogopastromonaĥoAgento
TTT
Retejo http://www.inditlak.hu/
vdr

Ödön Szabolcs Barlay[1][2] naskiĝis la 31-an de oktobro 1919 en Kassa (tiutempe ankaŭ Košice), li mortis la 8-an de julio 2018 en Székesfehérvár.

Biografio redakti

Ödön Szabolcs Barlay maturiĝis en gimnazio en Pécs kaj li aliĝis al la cistercianoj en 1938. Li studis teologion en Zirc, poste li pastriĝis kaj monaĥiĝis en la jaro 1944. Li komencis sian mallongan pastran karieron en Magyarpolány en 1944, krome li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste helpe de stipendio en Romo. Hejmenveninta li doktoriĝis. En la lernojaro 1947 li instruis en gimnazio, poste pro la komenciĝanta komunisma erao li ne povis instrui. Post 3 jaroj jam la monaĥa vivo estis malpermesita. Li okupiĝis pri junuloj sekrete, sed en 1958 kaj 1961 li estis arestita kaj kondamnita, eĉ senpastrigita (inter 1951-1983 fakte li ne estis pastro). Li estis en prizono inter 1958-1963. Li faris diversajn helplaborojn, poste li estis agento pri akvafortoj 2 jardekojn. Li edziĝis, lia edzino naskis trifoje. Li kandidatiĝis en 1988, li doktoriĝis en 1994 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Pro mildiĝo de la socialismo li rericevis la pastran statuson per papa permeso en 1983, poste li estis pastro. Inter 1987-1993 li prelegis en universitatoj. Li pensiuliĝis en 1991, tamen li restis plu pastro. Li ricevis premiojn en 2001 kaj 2013.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Adatok a petrarkizmus magyarországi történetéhez. Olasz petrarkista költők antológiája az erdélyi udvarban (1966)
  • Boldizsár' Batthyány und sein Humanisten Kreis. Die ersten Jahrzehnten der Güssinger Bibliothek. (1979)
  • Romon virág. Fejezetek a Mohács utáni reneszánszról. (1986, 2001)
  • Irodalom és ideológia a 16-17. században (1987)
  • „Végtelen irgalmú, ó Te nagyhatalmú Isten...” Balassi Bálint, az istenkereső. (Balassi Bálint istenes verseivel és Michael Block Füves kertecske c., Balassi által ford. elmélkedéseivel). (1992)
  • Prohászka önmagáról (kunaŭtoro, 1999)
  • Hitvédelem és hazaszeretet, avagy Antiszemita volt-e Prohászka? (2003; 4-a eldono: 2007)
  • Prohászka Ottokár életének titka (2008, 2009, 2010)

Fontoj redakti

Referencoj redakti