Magyarpolány (madjarpolAnj) estas vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Ajka. Magyar signifas hungaro, la slavdevena vorto polány signifas agrikulturistoj.

Golgoto en Magyarpolány

Situo redakti

Magyarpolány situas en montaro Bakony, fine de sakovojo.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis el 1171, tiam apartenanta al abatejo de Bakonybél. En 1588 la loĝantaro rifuĝis pro la turkoj. En 1752 germanoj, poste ankaŭ slovakoj kaj kroatoj faris pli granda la komunumon. Estis tempo, kiam 2 vilaĝoj formiĝis: por hungaroj kaj por germanoj. En 1948 la germanoj estis deportitaj al Germanio. Dum la socialismo multe laboris en Ajka.

La vilaĝo estas "Nacia Heredaĵo" pro la malnovaj koridoraj loĝdomoj. Ili ricevis premion Europa Nostra en 1993. Ekde tiam oni aranĝas spektaklon pri golgoto.

Vidindaĵoj redakti