Sándor Eisenmáyer

biografio pri hungara bestokuracisto

Sándor Eisenmáyer [ŝAndor ejzenmAjer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eisenmáyer Sándor estis hungara kuracisto, bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Sándor Eisenmáyer
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de majo 1836(nun 1836-05-22)
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto en 1894
en Hungario Nagyszeben (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto • kuracisto
vdr

Sándor Eisenmáyer[1] naskiĝis la 22-an de majo 1836 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis en 1894 en Nagyszeben (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sibiu en Rumanio).

Biografio redakti

Sándor Eisenmáyer maturiĝis en gimnazio en Pozono en 1854, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Vieno, pli poste medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Inter 1863 kaj 1869 li instruis en la Reĝa Veterinara Instituto en Pest (urbo), poste li estis gvidanto de kuracejo pri hundoj en Vöröstorony. Fine ekde 1884 ĝismorte li estis kuracisto en Nagyszeben. Liaj artikoloj aperis pri veterinaro en la tiutempaj gazetoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Állatgyógyászat, avagy hasznos házi állataink betegségeinek megismerése s gyógyítása. Állatorvosok, falusi gazdák és gazdatisztek számára. (kunaŭtoro, 1862; 1865; 1885; 1902)
  • Patkolástan (kunaŭtoro, 1865)
  • Törvényszéki állatorvostan. Állatorvosok és gazdák számára. (1866)

Fontoj redakti

Referencoj redakti