Rzeszów

urbo en nuntempa Pollando
(Alidirektita el Rzeszow)

Rzeszów estas urbo en sud-orienta Pollando. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco aŭ historie vojevodio Antaŭkarpatio, apartenas al samnoma komunumo Rzeszów kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Rzeszów (ĝi estas plene ĉirkaŭata per la distrikto, sed mem ne apartenas al ties teritorio). Fine de junio 2016 la urbo havis 188 309 loĝantojn.

Panoramo de Rzeszów je aprilo 2006
Panoramo de Rzeszów je aprilo 2006
Rzeszów

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Rzeszów - miasto in plus
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego • ĉefurbo
Rzeszów (Pollando)
Rzeszów (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Rzeszowa
Provinco Ĉekarpata Provinco
Distrikto-rajta Jes
Distrikto Distrikto Rzeszowski
Komunumo Komunumo Rzeszów
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 420000
Fondita en 1354
Urborajtoj 1354
Koordinatoj 50° 3′ N, 22° 21′ O (mapo)50.0522.35Koordinatoj: 50° 3′ N, 22° 21′ O (mapo)
Areo 116 km²
Loĝantaro 188309 (en junio 2016)
Loĝdenso 2 153 loĝ./km²
Poŝtkodo 35-000 do 35-900
Telefona antaŭkodo (+48) 17
Aŭtokodo RZ
Estro Tadeusz Ferenc
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Nomo de estraro Rada miasta Rzeszowa
Adreso de estraro Rynek 1
Retpoŝto de estraro umrz@rzeszow.um.gov.pl
Poŝtkodo de estraro 35-064
Telefono de estraro (0 17) 87 54 448
Fakso de estraro (0 17) 86 22 641
Poŝto de estraro umrz@rzeszow.um.gov.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Bielefeld
(Usono) Buffalo
(Ukrainio) Ivano-Frankivsk
(Aŭstrio) Klagenfurt
(Slovakio) Košice (Košice)
(Grekio) Lamia
(Ukrainio) Lvovo
(Ukrainio) Lucko
(Hungario) Nyíregyháza
Komunuma retejo http://www.erzeszow.pl
vdr

La urbo estas rom-katolika episkopejo kaj havas universitaton kaj altlernejon.

Tie estas multaj vindidaĵoj. Aparta atrakciaĵo por turistoj estas la subtera turisma itinero sub la brikdomoj kaj la Foirplaco de la urbo longa 369 metrojn.

Historio redakti

La arkeologiaj esploroj pruvas, ke la regiono estis enloĝata jam en la praa periodo, tamen la unua dokumentita mencio pri la burgo devenas el la mezo de la 14-a jarcento, kiam reĝo Kazimiro la Granda donacis ĝin al sia kavaliro kaj diplomato Jan Pakosławic, kiu ŝanĝis sian nomon konforme al la urbonomo. La gento Rzeszowski sukcese regis la urbon dum pli ol 2 jarcentoj. Verdire Rzeszów komence de la 15-a jarcento suferis incendiplagon, sed ĝian rekonstruon kaj brilan reevoluon favoris multaj privilegioj, i.a. pri la rajto vendi bieron, vinon kaj salon. Tie funkciis doganejo kaj la urbo riĉiĝis ankaŭ pro la vartransportaj pegandecoj de komercistoj. Dank’ al tio kaj instaliĝo de la ĉefaj trafikitineroj al Krakovo kaj Lvovo, Dukla kaj Sandomierz la signifo de la urbo rapide kreskis. En la 1430 jaro ĝi ricevis la rajton peli la brutaron el Rusio al Krakovo kaj eĉ pli, al Nederlando. Unu jarcenton pli poste la Varsovia Sejmo agnoskis la riveron Wisłok transportebla, dank’ al kio kreiĝis nova komerca itinero kondukanta al Gdansko. En la 16-a jarcento Rzeszów fieris jam pri bone organizita administracio kun tribunalo kaj burĝokonsilantaro, kies membroj vice deĵoris kiel urbestroj. Ĝiaj komercistoj tenis vastajn komercajn kontaktojn kun Varsovio, Krakovo, Vroclavo, kun la Grandduklando Litovio, Moldavio kaj la Hungara reĝlando. Burĝoj rapide riĉiĝis, floris metioj organizitaj en gildoj kaj kvankam la urbon ne evitis incendioj, militoj, rabatakoj ĝi ĉiam kapablis leviĝi kaj pluflori. La ora epoko en la vivo de la urbo inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj aldone kaŭzis, ke Rzeszów altigis sian rangon de grava komerca kaj metiista centro. Tiu epoko multon ŝuldas al sia nova posedanto Mikołaj Spytko Ligęza, kiu plukonstruis kaj fortikigis la urbon en maniero – konsiderante la epokon – moderna. Li financis la riĉan ornamon de la lokaj preĝejoj, la elkonstruon de municipaj konstruaĵoj. Dank’ al li kreiĝis la urbodomo, li iniciatis elkonstruon de pompa kastelo, la urbo ricevis la ĉirkaŭajn defendomurojn, sed samtempe plukonstruiĝis superante siajn mezepokajn limojn. Mikołaj Spytko Ligęza fondis ankaŭ fortresan bernardenan klostron, en kiu ektroviĝis poste la maŭzoleo de Ligęza-familio. Pri la tiama bonstato atestas ankaŭ la urbolibroj, kiuj mencias la laboron de pluraj oraĵumistoj. Dank’ al laŭvicaj posedantoj, nome Lubomirski-familio Rzeszów fariĝis ankaŭ grava kleriga centro, kiu kovis multajn famajn polojn, kiel Ignacy Łukasiewicz - eltrovinto de kerosena lampoJulian Przyboś - renoma pola poeto.

Fine de la 17-a jarcento Rzeszów komencis perdi sian brilon pro militoj, damaĝa incendio, mallerta politiko de laŭvicaj regantoj el Lubomirski-familio. Definitivan frapon donis la anekso de la tuta regiono fare de la aŭstra dispartiginto de Pollando por la 146-jara periodo. La situo de Rzeszów rande de Habsburg-imperio lime de cara Rusujo aldone sengravigis la urbon. Por vigligaj evoluimpulsoj necesis atendi ĝis la mezo de la 19-a jarcento, kiam Rzeszów fariĝis urbo libera. Pluraj politikaj kaj ekonomiaj liberoj por Galicio kadre de la Aŭstro-Hungara Monarkio aldone spronis la urboevoluon, kiu meze de la 19-a jarcento ricevis sian unuan fervojlinion. Malgranda urbeto komencis transformiĝi en kapitalisman centron. En la 1888 aperis tie la unuaj telefonoj, en la 1900 kreiĝis gasentrepreno kaj la strata gasprilumo, 11 jarojn pli poste oni funkciigis elektrejon kaj akvokondukan reton. En la jaroj antaŭantaj la 1-an mondmiliton Rzeszów akiris novan funkcion kiel apogbazo de Przemyśl-fortreso. Tiuperiode ĉe la nordaj randoj de la Aŭstro-Hungara Monarkio intense plukonstruiĝadis la militara infrastrukturo, kio por Rzeszów signifis kapitalfluon el la imperiestra kaso. Tiun konjunkturon talente utiligis la oficanta dum 17 jaroj urbestro Stanisław Jabłoński, por firmigi la urban infrastrukturon. Tiu periodo favoris ankaŭ vekiĝon de sendependiĝaj tendencoj. En la intermilita periodo la plej favoraj por Rzeszów estis la jaroj antaŭantaj la 2-an mondmiliton lige kun la laŭplana industriigo. Dum la 2-a mondmilito Rzeszów estis parte detruita, sed kiel dirite la periodo postmilita ligiĝis kun la administra-kultura avanco de la urbo.

Komence de la 1990-aj jaroj Rzeszów avancis, se temas pri la spirita vivo de la regiono, fariĝante la rezidejo de Rzeszów-diocezo. Rzeszów rolas ankaŭ kiel grava kultura centro kun pluraj teatroj, artgalerioj, kulturdomoj kaj muzeoj. En ĝi mem kaj en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj okazas multaj kulturaj eventoj, ankaŭ kun internacia karaktero.

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj estas

Eksteraj ligiloj redakti