Margit SLACHTA [ŝlaĥta], laŭ hungarlingve kutima nomordo Slachta Margit estis hungara politikisto, la unua hungara virina parlamentano, instruisto, feministo, monaĥino. Ŝia familia nomvarianto estis Schlachta, ŝiaj nobelaj antaŭnomoj estis zadjeli kaj nádasi [nAdaŝi].

Margit Slachta
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1884 (1884-09-18)
en Košice
Morto 6-an de januaro 1974 (1974-01-06) (89-jaraĝa)
en Bufalo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Margit Slachta
Okupo
Okupo monaĥinoinstruisto • redaktisto • socia aktivisto • politikisto
vdr

Margit Slachta [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1884 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio), ŝi mortis la 6-an de januaro 1974 en Usono en Bufalo.

Biografio redakti

Margit Slachta frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplometon pri instruisto en Kalocsa. Ŝi studvojaĝis al Germanio, hejmenveninta en 1906 ŝi ekinstruis en Győr, poste en Budapeŝto. En 1908 ŝi denove vojaĝis al Germanio, kie ŝi studis la socialan laboron. Hejmenveninta ŝi aktivadis en tiu laboro, ŝi fondis virinan klubon kaj lernejon. Depost la 1-a mondmilito ŝi ankaŭ politikadis, eĉ ŝi estis parlamenta deputito inter 1920-1922. Dum la nazia erao ŝi protestis kontraŭ la deportadoj kaj ŝi helpis kaŝiĝi al judoj.[1] Depost la 2-a mondmilito ĝis la komenciĝinta socialismo ŝi denove estis parlamentano. En 1949 ŝi disidis al Usono kune kun Natália Palágyi, ŝi parolis en Radio Libera Eŭropo. Ŝi ankaŭ en Usono estis aktiva en la sociala laboro, ŝi helpis al la hungaraj rifuĝintoj post falo de la hungara revolucio de 1956. Ŝi ricevis premion Justuloj inter la popoloj en 1969, postmortajn premiojn de la hungara ŝtato.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A puszták rejtekéből az élet centrumába (1918)
  • Elkapott sugarak (1927) - vojaĝpriskribo pri Usono
  • Pünkösdi tűz (1944)
  • Sugárzó élet (1993) - elektitaj kontribuoj

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti

Notoj redakti