István Linzbauer
hungara arkitekto
István Linzbauer [iŝtvAn lincbaŭer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Linzbauer István estis hungara historiisma arkitekto. Liaj titoloj estis kavaliro kaj imperiestra kaj reĝa arkitekto.
István Linzbauer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 15-an de julio 1838 en Kassa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | 5-an de novembro 1880 en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Kastelo de Nádasdladány |
István Linzbauer[1] naskiĝis la 15-an de julio 1838 en Kassa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 5-an de novembro 1880 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Linzbauer studis en Vieno[2], poste li estis arkitekto en Pest (urbo), sed pli malofte li okupiĝis ankaŭ pri pentrado. Li projektis ankaŭ trakonstruojn, internajn placojn, ornamaĵojn por gravaj konstruaĵoj. Li edziĝis en 1870, lia edzino naskis 2 gefilojn.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
redakti- palaco Haas, (1873, jam malkonstruita)
- hotelo Bristol (jam malkonstruita)
- palaco Andrássy (1872-1874)
- Kastelo de Nádasdladány (1873-1876)
-
Palaco Haas (jam malkonstruita)
-
Palaco Andrássy (interna korto)
-
palaco Andrássy
-
Kastelo de Nádasdladány