Lajos Márkus
Lajos Márkus [lajoŝ mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkus Lajos estis hungara aktoro, operetkantisto, bonvivanto.
Lajos Márkus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 21-an de februaro 1902 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 25-an de aŭgusto 1980 en Budapeŝto (Hungario) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lajos Márkus[1][2] naskiĝis la 21-an de februaro 1902 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 25-an de aŭgusto 1980 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLajos Márkus akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1923. Li komencis sian aktoran karieron en Operetoteatro (Budapeŝto). Inter 1925-1927 li estis membro de teatra kompanio de Miklós Mariházy, poste li ludis en Újpest, Kaposvár, Pécs, en 1930 en hungara teatro en Bukureŝto, pli poste en Debrecen, Szeged kaj Budapeŝto. En la teatra jaro 1944 li rolis en Hungara Teatro en Kassa (ĝuste tiam parto de Hungario). En 1945 la politika komisiono malpermesis lian roladon por 4 jaroj. Inter 1957–1963 li estis membro de tutlanda migra teatro. Li edziĝis en 1927.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - Escalus
- La Dresado de la Megero - sciencisto
- József Katona: Bánk bán - banuso Simon
- Johann Strauß (filo): Die Fledermaus - Eisenstein
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo - notario
- Imre Kálmán: Ördöglovas - grafo Móric Sándor
- Viktor Jacobi: Sybill - kuriro
- Ferenc Farkas: Csínom Palkó - Langer
- Henrik Berté: Három a kislány - dirigento
Liaj filmaj roloj
redakti- Az iglói diákok (1934) – Pista Holéczy
- A nagymama (1935) – Kálmán Örkényi
- Föltámadott a tenger (1953)