Iván Szilárd Szép
Iván Szilárd SzÉP [silArd sEp], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli mallonge) Szép Iván estis hungara kemiisto, esplora inĝeniero.
Iván Szilárd Szép | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 1-an de januaro 1922 en Košice |
Morto | la 19-an de septembro 2002 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kemiisto fizikisto |
Iván Szép [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1922 en Ĉeĥoslovakio en Košice. Li mortis la 19-an de septembro 2002 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIván Szép apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li translokiĝis al rest-Hungario, kie li akiris diplomon en 1949. Li komencis esplori la duonkonduktaĵojn el germaniumo ekde 1952 en telekomunikada instituto. En 1971 li estis nomumita vicinstitutestro. En 1980 li doktoriĝis (DSc). Li ricevis premion Kossuth en 1959.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Félvezető eszközök konstrukciója és technológiája 1. (1965)
- Galliumarzenid eszközök hazai kutatása-fejlesztése (1984) [2] Arkivigite je 2016-06-11 per la retarkivo Wayback Machine
Fontoj
redakti- hungarlingva nekrologo Arkivigite je 2016-06-16 per la retarkivo Wayback Machine