Ida Urr

hungara kuracistino, internistino kaj poeto

Ida URR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Urr Ida, estis hungara kuracisto, internisto kaj poeto.

Ida Urr
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1904 (1904-11-25)
en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio)
Morto 2-an de aŭgusto 1989 (1989-08-02) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 3/3-1-6 Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ida Urr [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1904 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Ŝi mortis la 2-an de aŭgusto 1989 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Ida Urr abiturientis en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris frekventis universitatojn en Pécs kaj Budapeŝto. Ŝi akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1927. Post siaj studoj ŝi kuracadis komence en sia naskiĝurbo, poste en Budapeŝto. Dum la nazia erao ŝi apartenis al Sveda Ruĝa Kruco kaj savis homojn. Post la 2-a mondmilito ŝi estis ĉefkuracisto.

Ŝi aĝis 19, kiam ŝi debutis kiel poeto. La poemoj komence aperis en diversaj hungarlingvaj gazetoj en Ĉeĥoslovakio, poste ankaŭ en Hungario, ekzemple en Napkelet. Dum la 2-a mondomilito la poemoj esprimis barbarecon de la nazioj.

Elektitaj poemaroj

redakti
  • Zokogások (1923)
  • Nincs kenyér (1936)
  • Itt az írás (1940)
  • Hernádparti himnuszok (1984)

Fontoj

redakti