Elek Bolgár
Elek BOLGÁR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bolgár Elek, (naskiĝis la 3-an de julio 1883 en Kassa en Hungara reĝlando (nuntempa Košice en Slovakio), mortis la 26-an de junio 1955 en Budapeŝto, Hungario) estis hungara historiisto, profesoro kaj ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1949).
Elek Bolgár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de julio 1883 en Košice |
Morto | 26-an de junio 1955 (71-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Stephani Elza |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • politikisto • instruisto • historiisto • juristo |
BiografioRedakti
Elek Bolgár pristudis juron en Kolozsvár, dume li verkis artikolojn al diversaj peridaĵoj. Li havis socialistajn ideojn, lia amiko estis Ervin Szabó. Inter 1907-1911 li vivis en Usono kaj Svislando. En 1910 en Berno li iĝis filozofia doktoro. En la sekva jaro li hejmenvenis kaj ekinstruis. En 1918 li aliĝis al komunistoj kaj redaktis la partian gazeton. Dum la Hungara Sovetrespubliko li havis diversajn postenojn. Post fiasko de la sovetrespubliko li migris al Vieno kaj Berlino. En 1937 li ekinstruis en universitato en Rostov. En 1944 li hejmenvenis kun la Ruĝa Armeo. Poste li iĝis diplomato, poste universitata profesoro.
Verkaro (elekto)Redakti
- Választójog és választórendszerek (1908)
- Krieg und Proletariat (1924)
- A kapitalizmus fejlődésének alapvető kérdései az Egyesült Államokban a szovjet történeti irodalom fényénél (1954)
- Válogatott tanulmányok (Elektitaj studoj) (1958)