Andor Pünkösti [punkoŝti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pünkösti Andor estis hungara kritikisto, verkisto, ĵurnalisto, reĝisoro, teatrestro. Lia nobela antaŭnomo estis uzonyi.

Andor Pünkösti
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1892 (1892-10-31)
en Košice
Morto 12-an de julio 1944 (1944-07-12) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistoteatra reĝisoro • theatre critic vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andor Pünkösti [1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1892 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 12-an de julio 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Andor Pünkösti frekventis mezlernejon en Debrecen, sed li finis en Budapeŝto, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj iomete en Munkeno. Li batalis dum la 1-a mondmilito, li vundiĝis en 1915. Inter 1918–1941 li estis ĵurnalisto kaj teatra kritikisto, komence li ŝanĝis sian familian nomon el Pünkösty al Pünkösti. Inter 1929–1941 li ankaŭ instruis en Teatra Akademio, krome li estis reĝisoro ekzemple en Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj teatrestro. Dum la nazia erao li ne povis labori, li sinmortis.

Elektitaj teatraj tradukaĵoj redakti

  • Galsworthy: Életre-halálra (1928)
  • Jesse-Tennyson-Harwood: A pelikán (1934)
  • Mouézy-Éon-Mirande: Párizsi expressz (1943)

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj redakti

Elektitaj kinejaj laboraĵoj redakti

  • Álomsárkány (1939)
  • Erzsébet királyné (1941)

Elektitaj libroj redakti

  • Bús Péter csodálatos kardja (1921) - romano
  • Világszínpad (1929) - studoj
  • Színészeti lexikon (1930) - kunredaktanto
  • Álomsárkány (1939) - poemaro

Fontoj redakti