Lajos Kemény (arkivisto)

hungara arkivisto

Lajos Kemény [lajoŝ kemEnj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kemény Lajos estis hungara arkivisto, redaktoro. Lia nomo kun ĉiuj personaj nomoj estis Koch Lajos Aladár Gábor [koĥ] ĝis 1882.

Lajos Kemény (arkivisto)
Persona informo
Naskonomo Koch Lajos Aladár Gábor
Naskiĝo la  5-an de septembro 1859(nun 1859-09-05)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Kassa
Morto la 24-an de junio 1927
en  Ĉeĥoslovakio Košice
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo arkivisto • urban historian
vdr

Lajos Kemény[1] naskiĝis la  5-an de septembro 1859(nun 1859-09-05) en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 24-an de junio 1927 (laŭ slovaka fonto la 24-an de januaro 1927) en Košice (Ĉeĥoslovakio).

Biografio redakti

Lajos Kemény lernis en sia naskiĝurbo kaj Eperjes, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1883. Inter 1885-1925 li laboris en arkivo de Kassa. Li enkondukis specialan datumlibron por la oficiala tagordo de la arkivo kaj notoj de sciencaj vizitoj. Li ankaŭ faris registron de arkiva materialo, krome li publikigis fakartikolojn. Li ankaŭ partoprenis en redaktoj de gazetoj. Ekde 1920 li iĝis ĉeĥoslovakiano apartenanta al la hungara minoritato.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Kassa középkori ipara és kereskedelme történetéhez (1887)
  • A reformáció Kassán (1890)
  • Száz év Kassa legrégibb történetéből (1893)
  • Aesthetikai jegyzetek (1900)
  • Műtörténeti adatok Kassa multjából (1906)
  • Abaúj-Torna vm. története a honfoglalástól az 1526-ik évig (kunaŭtoro, 1912)
  • Kassa város műemlékei (1917)

Fontoj redakti

Referencoj redakti