Ĉinio

ŝtato en Orienta Azio
(Alidirektita el Ĉinio (ŝtato))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Respubliko Ĉinio.

ĈinioĈinujoĤinujo (ĉine 中国, pinjine: Zhōngguó = "la Meza Regno"), oficiala nomo Ĉina Popola Respubliko (ĉine 中华人民共和国, pinjine: Zhōnghuá rénmín gònghéguó, prononco: Ĉungĥŭa Ĵonmin Kungĥokuo) estas lando en orienta Azio kaj la plej multhoma nacio en la mondo. Ĝi estas unupartia socialisma ŝtato regata de la Komunista Partio de Ĉinio, la tria aŭ kvara plej granda lando laŭ areo, kaj havas treege variajn geografion kaj kulturon. Ekde la enkonduko de kapitalisma ekonomio en 1978, Ĉinio fariĝis ĉefrolanto en mondkomerco, kaj certe fariĝos monda superpotenco dum la komenciĝanta jarcento.

Ĉina Popola Respubliko
ĉine: 中华人民共和国
(Zhōnghuá rénmín gònghéguó)
lando
Oficiala nomo: 中华人民共和国
Himno: La Marŝo de la Volontuloj
Membreco Unuiĝintaj Nacioj
Parto de Azio
Montaroj
Najbaras kun
Grandaj urboj
Riveroj
Ĉefurbo Pekino
 - mezo Pekino
 - koordinatoj 39° 54′ 20″ N 116° 23′ 29″ O / 39.90556 °N, 116.39139 °O / 39.90556; 116.39139 (mapo)
Areo 9 640 821 km² (964 082 100 ha)
Loĝantaro 1,380,000,000 (2015 lau UN)
Denseco 145 loĝ./km²
Estiĝo 1949
Ĝenerala Sekretario Xi Jinping
Prezidento Xi Jinping
 - Ĉefministro Li Qiang
Horzono Ĉinia Tempo (UTC+08:00)
 - somera tempo ne observita
Telefona antaŭkodo +86
ISO 3166-1 CN
Interreta domajno .cn
Monunuo Renminbio (¥)
Lingvo ĉina
Situo de la ĉefurbo enkadre de Ĉinio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Ĉinio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Ĉinio
Vikimedia Komunejo: China
Retpaĝo: https://english.www.gov.cn/ www.gov.cn/, https://english.www.gov.cn/
Ĉina Esperanto-Ligo

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Historio de Ĉinio kaj Historio de Respubliko Ĉinio post 1949.

De la Neolitika Epoko, ekzistis fikshejmaj organizitaj socioj en Ĉinio kiuj praktikis agrikulturon kaj bredadon. La kultivado de rizo aperas ĉirkaŭ 5000 a.K. Kvankam bronzaj artefaktoj estis trovitaj ĉe la Majiayao-kulturejo (inter 2700 kaj 2300 a.K.), estas ĝenerale kredite ke la Bronzepoko en Ĉinio komenciĝis ĉirkaŭ 2100 a.K., dum la Dinastio Xia[1]. Sed poste dum la dinastio Shang (de 1766 ĝis 1122 a.K.) la bronza laboro atingis sian plenan disvolvon[2].

Ĉinio estas unu el la plej malnovaj civilizacioj en la mondo, kaj foje estas citita kiel la plej malnova daŭra civilizacio[3]. Ĝi originis en la valo de la Flava Rivero tiam disvastiĝis suden (konkero de la teritorioj sude de la Jangzio el la Dinastio Han), okcidente (unuaj trudeniroj en Mezazion sub la Han, provizora etendo ĝis la Kaspia maro sub la Tang, konkero de Ŝinĝango kaj Tibeto sub la Qing[4]) kaj norde (la Qing-dinastio, de manĉura origino, alportis Manĉurion kaj Mongolion al Ĉinio). En la daŭro de sia historio, Ĉinio estis plurfoje dividita kaj poste reunuigita; ĝi estis dufoje tute konkerita de eksterlandanoj (de la mongoloj en la dektria jarcento kaj de la manĉuroj en la deksepa jarcento[nb 1]), kvankam ĉi-lasta finfine adoptis ĉinajn kutimojn kaj administran sistemon por regi la imperion. La lasta imperia dinastio, la Qing (la origina manĉura dinastio kiu regis la landon ekde 1644), travivis periodon de malkresko dum la fazo de kolonia ekspansio de okcidentaj landoj, gvidante la landon de malvenko al malvenko dum la Opia milito. La ĉina imperiestra reĝimo estis renversita de la ĉina revolucio de 1911 kaj la Respubliko Ĉinio estis proklamita de Sun Jatsen komence de 1912. En 1927, eksplodis interna milito kun la Komunista Partio de Ĉinio, interrompita dum la milito kun Japanio ĝis la Japana kapitulaco en 1945.

Post la japana malvenko en la Dua Mondmilito rekomencis la alfronton inter la Registaro de la Kuomintango kaj la Komunista Partio de Ĉinio, deĉenigante civila milito kiu finus en 1949 kun la venko de la komunistoj en la kontinento. La 1an de oktobro de tiu jaro, la komunisma ĉefo Mao Zedong proklamis la Popolan Respublikon Ĉinion. La naciisma registaro de Ĉiang Kai-ŝek devis rifuĝi en la insulo de Tajvano, sola parto de la lando, apud iuj malgrandaj insuloj, kiu restus ekstere de la kontrolo de la komunisma registaro (vidu: Respubliko de Ĉinio).

Sub la gvido de Mao, Ĉinio, post nelonga ĥaosa periodo, trairis tempon de granda socia renversiĝo, submetita al la stalinisma ideologio de Mao, la tragedia Saltego Antaŭen kaj la Kultura Revolucio.

Post la morto de Mao en 1976, la landon nelonge gvidis Hua Guofeng, kiu iom poste cedis potencon al Deng Xiaoping. La epokon de Deng markis strukturaj reformoj, kiuj instigis fortan ekonomian kreskon, kiu daŭras ĝis hodiaŭ. Post Deng venis Jiang Zemin kaj poste Hu Jintao. La nuna Prezidanto de Ĉinio estas Xi Jinping.

Geografio redakti

Topografio de Ĉinio
Ĉefaj geografiaĵoj de Ĉinio
Baraĵo Tri Gorĝoj sur la Jangzio
Pluvoj en Ĉinio

Homa geografio redakti

La kontinenta Ĉinio mezuras 9,5 milionojn da kvadrataj kilometroj, kaj estas do pli-malpli granda kiel Usono aŭ la tuta Eŭropo ĝis la Uralo.

Horloĝdirekten Ĉinio havas jenajn landlimojn:

La Popola Respubliko Ĉinio havas pro ĝia longeco de 22.133 km, la plej longan landlimon en la mondo.

Natura geografio redakti

Ĉinio estas la tria plej granda lando en la mondo, post Rusio kaj Kanado. Tamen nur 10 procentoj de la areo estas semotaŭgaj.

La surfaco, la klimataj kondiĉoj kaj tiel la priloĝeblo de la diversaj regionoj de la lando varias grandege. Ĉinio havas multajn naturajn limojn al siaj najbaroj: oriente kaj sudoriente troviĝas maroj (tio estas la Flava Maro, la Orientĉina Maro kaj la Sudĉina Maro), sude, sudokcidente, okcidente kaj nordokcidente troveblas altaj montaroj, norde stepoj (inter kiuj la Nord-Ĉinia Altebenaĵo) kaj dezertoj, kaj nordoriente riveroj (Amuro kaj Ussuri).

Topografio redakti

La topografio de Ĉinio estas ofte ekstrema. Unuflanke, la Ĉinghaja-Tibeta Altebenaĵo estas la plej alta altebenaĵo sur la Tero, kaj estas nomata la "tegmenton de la mondo." Tie ĉi, ĉe la landlimo kun Nepalo estas la plej alta punkto, Ĉomolungmo. Aliflanke, partoj de la desertoj de nordokcidenta Ĉinio estas sub la marnivelo.

La Gobi-dezerto norde estas granda "malvarma" dezerto, tio bedaŭrinde vastigas inundi agrikultura lando en la procezo de dezertiĝado. La Leŭsa Altebenaĵo rekte suden konsistas el ŝparlokita ŝlimo (specife leŭso), kiu elblovas de la deserto, kaj estas tre fekunda sed ankaŭ tre eroziema (ĝia flava grundo kontribuas al la koloro de la Flava Rivero). La fekundaj marbordaj ebenaĵoj de orienta Ĉinio estis la korlando de antikva ĉina civilizacio.

Riveroj redakti

Ĉinio estas interkruciĝata de riveroj en la pluvema oriento. La tri plej gravaj kaj longaj riveroj de Ĉinio estas la Jangzio, la Flava Rivero (aŭ Hwangho) kaj la Perlrivero, sekvita de la Mekongo (aŭ Lancangjiang), Bramaputro (aŭ Yarlung-Zangbo) kaj Amuro (aŭ Heilongjiang). Pro geologaj kondiĉoj la riveroj fluas el okcidento orienten, tio estas el altaj regionoj kun neĝo, glaĉeroj kaj malmulte da pluvo al ebenaĵoj kie ofte pluvas.

Historie, la inundebenaĵoj de la Jangzio kaj Flava Rivero spertis severan inundon, kvankam lastatempaj akvoenergiaj projektoj, kiel la de Baraĵo Tri Gorĝoj sur la Jangzio, havas treege reduktitan inundiĝon kaj kre vastaj kvantoj da pura elektra energio.

Klimato redakti

La klimato estas tiel varia, kiel estas la topografio. En la okcidento, la nordo kaj la nordoriento regas kontinenta klimato (Köppen klimata klasiko Dw) kun malvarmegaj vintroj kaj varmegaj someroj. Sude la klimato estas subtropikatropika, tre distinga klimato, kiu ofte nomiĝas "Ĉinio-klimato" (Köppen Cw kaj Cf). Nordokcidente sekaj klimatoj, ambaŭ varma kaj malvarma (Köppen BW kaj BS), regas. Tibeto havas apartan altmontaran klimaton (Köppen ETDw).

Biogeografio redakti

Tial granda lando, Ĉinio havas grandegajn variojn en biogeografio. Vegetaĵaro varias multe tra la tuta lando, kun malabunde vegetita dezertoj kaj kserofitaroj okcidente kaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj nordoriente. Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj situas sudoriente kaj la alta Ĉinghaja-Tibeta Altebenaĵo estas ĉefe montartundro.

Ĉinio enhavas grandan kvanton de endemiaj kaj ofte endanĝerigataj specioj, kun tia raraj kaj ikonecaj specioj kiel la granda pando, azia nigra urso, siberia tigro kaj la eventuale formorta blanknaĝila delfeno (aŭ Baiji) de la Jangzio.

Ekologio redakti

La medio de Ĉinio estas en malbona stato, kaj daŭras malboniĝi pro rapida disvolviĝo en ekologie delikataj lokoj. Akvopoluo estas severa problemo en Ĉinio, kiel akvo eligaĵo en ĉinaj urboj estas malstrikta reguligata. La Jangzio kaj Flava Rivero estas precipe poluiĝita.

Simile estas aerpoluo problema en la plejparto de urbegoj, kiu rezultas el la granda kvanto de terkarbo-fumoj produktis, ekde terkarbo ankoraŭ estas grava brulaĵo por ĉinaj familioj. La eksploda pliigo de aŭto-proprieto en Ĉinio pasintjardeke ankaŭ kontribuas aerpoluon. Tia estas la afero de aepoluo en Ĉinio ke satelita bildoj rivelas brunetan nubon de fulgo, tio formas ĉiujare super Sudorienta Azio de januaro tra marto, nomata la "Azia bruna nubo."

Loĝantaro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Demografio de Ĉinio.
 
Loĝdenso de ĈPR

Kiel la plej multhoma nacio en la mondo, enloĝate de ĉirkaŭ 1,3 miliardoj, la ĈPR zorgiĝas pri sia demografia kresko kaj provas, miksrezulte, efektivigi striktan familiplanadan politikon (unuinfana politiko). La registara celo estos stabiligi demografian kreskon frue en la 21a jarcento, kvankam iuj projekcioj taksas loĝantaron de 1,4-1,6 miliardoj de 2025. Tial, Ĉinio daŭros ĝian unuinfanan politikon ĝis almenaŭ la jaro 2020.

Aparte koncernanta estas la granda misekvilibro en la sekso proporcio denaske, kiu ŝajne kaŭziĝis de kombinaĵo de tradicia prefero por knaboj kaj familiplanada premo. Ĉi tiu trovo estigis la malpermeso de sonografio por malhelpi seksdiskriminacia aborto. Kiel ĉi tiu tendenco de seksa misekvilibro pliiĝas, fakuloj avertas pri socian malstabilecon, se ĉi tiu tendenco daŭras.

Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj.

Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas averaĝe 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe viroj, 73,3 jarojn ĉe virinoj).

81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).

Ĉefaj urboj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Ĉinio.

Ĉinio spertis eksplodan urban kreskon, kiel tiuj kiu loĝis en kamparaj lokoj alfluis al la urboj por laborpostenoj. En la pasinta jardeko, ĉiniaj urboj vastigis ĉe tipa indico de 10% ĉiujare. La indico de urbanizado pliiĝis de 17,4% al 46,8% inter 1978 kaj 2009, skalo senprecedenca en la homa historio.

La rezulto estas granda nombro de urboj en Ĉinio kun grandegaj loĝantaroj, kelkdekoj da kun pli ol milionaj loĝantoj, laŭ la individua difino de “urbo” (“urboj” en Ĉinio estas malsama de la difino en aliaj landoj, kaj sekve difinita diversmaniere). La subaj ciferoj estas de 2008, kaj estas sole taksoj pri la loĝantaro ene de urbocentroj; malsama rangordo ekzistas kiam oni konsideras la tuta metropola loĝantaro (antaŭurba kaj kampara loĝantaro).

Plejgrandaj urboj de la Ĉina Popola Respubliko

 
Ŝanhajo
 
Honkongo
 
Kantono
 
Ŝenĵeno
 
Ŝenjango

Rango Urbo Administra divido Urbocentra loĝantaro Metropola loĝantaro Regiono de Ĉinio
vidi  diskuti  redakti

 
Pekino
 
Tjanĝino
 
Vuhano
 
Ĉongĉingo
 
Nankino

1 Ŝanhajo Municipo Ŝanhajo 9 495 701 18 542 200 Orienta
2 Pekino Municipo Pekino 7 296 962 17 430 000 Norda
3 Honkongo SAR Honkongo 7 000 000 7 000 000 Centrasuda
4 Tjanĝino Municipo Tjanĝino 5 066 129 11 500 000 Norda
5 Vuhano Provinco Hubejo 6 660 000 9 100 000 Centrasuda
6 Kantono Provinco Kantonio 4 154 808 15 000 000 Centrasuda
7 Ŝenĵeno Provinco Kantonio 4 000 000 8 615 500 Centrasuda
8 Ŝenjango Provinco Ljaŭningo 3 981 023 7 500 000 Nordorienta
9 Ĉongĉingo Municipo Ĉongĉingo 3 934 239 31 442 300 Centrasuda
10 Nanĉango Provinco Ĝjangŝio 3 790 000 4 990 184 Orienta
11 Nankino Provinco Ĝjangsuo 2 822 117 7 100 000 Orienta
12 Harbino Provinco Hejlongĝjango 2 672 069 8 499 000 Nordorienta
13 Ŝiĝjaĝŭango Provinco Hebejo 2 620 357 9 630 000 Norda
14 Siano Provinco Ŝenŝio 2 588 987 10 500 000 Nordokcidenta
15 Ĉengduo Provinco Siĉŭano 2 341 203 11 300 000 Sudokcidenta
16 Ĉangĉuno Provinco Ĝilinio 2 223 170 7 400 000 Nordorienta
17 Daljano Provinco Ljaŭningo 2 118 087 6 200 000 Nordorienta
18 Hangĝoŭo Provinco Ĝeĝjango 1 932 612 7 000 000 Orienta
19 Ĝinano Provinco Ŝandongo 1 917 204 6 300 000 Orienta
20 Tajuano Provinco Ŝanŝio 1 905 403 3 413 800 Norda
21 Ĉingdao Provinco Ŝandongo 1 867 365 8 000 000 Orienta
Tasko de 2008 - antaŭurba kaj kampara loko ekskludita de urbocentra loĝantaro


  • Noto: foje anstataŭ Honkongo oni uzas la 2 apartajn urbojn Kaŭlunon kaj Centralon.
  • Aliaj mezgravaj urboj, tamen milionurboj estas:
Dalian Ĝengĝoŭo Ŝiĝjaĝŭang Ĝjilin Hangĉĵou Nanĉano Cindao
Tangŝan Urumĉio Lanĝoŭo Fuŝun Hefejo Handan Suĵou
Ŝantou Baotou Anŝan Sjuĉĵou Fuĉĵou Guijang Vusi
Datun Sjanjan Huainan Ŝenĵeno Ĵongĉeng Baodin Bensi
Huajbej

Etnoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Etnoj en Ĉinio.
 
Ujgura knabino

Oni distingas en Ĉinio diversajn etnojn kaj homgrupojn. La plimulto (91,9 %) estas konata kiel hanoj (kelkfoje, erare, ĉinoj). Inter la ceteraj oni povas mencii: ĝŭangoj, mjaŭoj, ujguroj, jioj, mongoloj, tibetanoj, bujejoj, koreoj, jaŭoj, kazaĥoj, dajoj, ktp.

La ne-hanoj loĝas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (Interna Mongolio, Manĉurio, Ŝinĝango, ktp), la restaĵoj de la manĉua Qing-dinastio.

Religio redakti

Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato.

Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2–3 %), kristanismo (1 %, takso).[5]

Politiko redakti

 
Granda Popola Halo en Tjan'anmen-placo, Pekino

La ĈPR, fondiĝis en 1949, regiĝis kiel komunisma diktaturo, sed ekde la kreado de konstitucion en 1982, limigoj de libereco konsiderinde malstreĉiĝis, aparte kompare kun la epoko de Mao. La ĈPR registaro restas tre absolutisma en iuj flankoj, precipe en la restriktoj en la interreto, gazetaro, kunvenado, kopio, kaj religio. La Ministerio pri Publika Sekureco de Ĉinio (ĉine : 公安部; en pinjino : gōng ān bù) estas la nacia polica aŭtoritato de la Ĉina Popola Respubliko. De ĝia establado en 1949 ĝis 1954 ĝi estis nomita la "Centra Oficejo por Publika Sekureco". La oficejo estas la primara policagentejo en la lando. Ĝi estas gvidita fare de la Ministro de Publika Sekureco, kiu havas sidlokon en la Ŝtata Konsilio. La Ministerio respondecas pri la Armita Popola Polico de Ĉinio. La Ministro de Publika Sekureco ekde 2017 estas Zhao Kezhi [6][7][8].

La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj tial, kelkaj ĉefuloj de la partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Ĝenerala Sekretario, estas la estro de la Komunisma Partio de Ĉinio kaj la plej altrangula oficiala en la Popola Respubliko Ĉinio. La oficejo estas kutime konsiderata kiel la Supera Gvidanto de Ĉinio, unu-partio komunisma ŝtato. La nuna Ĝenerala Sekretario estas Xi Jinping. La Tutlanda Popola Kongreso, kiu kunvenas en la Granda Popola Halo en Pekino, daŭrigas aperon de demokratio, sed ne efektive provizas ĝin. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokratie. La oficejo de la Prezidanto estas plejparte ceremonia.

La Ĉina Popola Politika Konsulta Konferenco (akronime ĈPPKK; ĉine 中国人民政治协商会议, pinjine Zhōngguó rénmín zhèngzhì xiéshāng huìyì, ankaŭ konata kiel la Popola PCC (ĉine 人民政协) aŭ simple la PCC (政协)), estas politika konsila organo de la Popola Respubliko de Ĉinio, kiu funkcias kiel speco de supera ĉambro, kvankam sen leĝdona povo. Diversaj instancoj de la Komunista Partio de Ĉinio estas jenaj:

Estas iuj movoj al politika liberaligo, en tiu balotadoj okazas hodiaŭ ĉe la vilaĝo kaj urbo niveloj, kaj ke leĝfarejoj havas montritan iuj asertiveco kontraŭ la Partio tempaltempe. Tamen, la Partio retenas efika rego super registaro nomumoj: mankas serioza kontraŭstaro, la Partio venkas senbatale plejofte. Politikaj koncernoj en la ĈPR inkluzivas malpliigi la kreskatan malegalecon inter riĉuloj kaj malriĉuloj, kaj batalas kontraŭ korupto ene de la registara gvidantaro.

Administra divido redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Administra divido de Ĉinio kaj Provincoj de Ĉinio.

La Popola Respubliko Ĉinio havas administran regon super 22 provincoj kaj konsideras Tajvanon esti sia 23a provinco, malgraŭ sen rego super Tajvano, kiu estas aktuale administriĝis de la Respubliko de Ĉinio. Estas ankaŭ kvin aŭtonomaj regionoj, ĉiu kun nomita malplimulta etno; kvar urboj; kaj du specialaj administraj regionoj (SAR), ke havas alta mezuro de aŭtonomeco.

Sub ĉi tiu unua nivelo de administra registaro, tie ankaŭ ekzistas du pliaj niveloj kun pliiganta lokan regon. Prefektujoj, aŭtonomaj prefektujoj, kaj duanivelaj urboj konsistigas la duan nivelon; subprefektujoj, aŭtonomaj subprefektujoj, trianivelaj urboj, kaj distriktoj konsistigas la trian nivelon. En Interna Mongolio, la dua- kaj trianivelaj dividoj estas iomete malsama por historiaj kialoj.

Armeo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Popola Liberiga Armeo.

La armeo de Ĉinio nomiĝas Popola Liberiga Armeo (人民解放军).

En 2007, la registaro volis kreskigi la buĝeton de la armeo je 17,8 % por novigi siajn militajn rimedojn. Jiang Enzhu, la parolanto de la nacia kongreso de la popolo, deklaris la 4-an de marto 2007 dum konferenco por ĵurnalistoj, ke en 2007 la buĝeto antaŭvidita por la armeo sumos 350,92 miliardojn da juanoj, egalvaloraj al ĉirkaŭ 44,94 miliardoj da dolaroj, do kresko de 17,8 % kompare al 2006. Li deklaris, ke Ĉinio volas disvolviĝi pace kaj ĝia milita volo estas nur defendema. Li aldonis, ke la armeo celas sekurecon kaj unuiĝon de la lando (kun Tajvano) kaj konstruadon de socio modere prospera.

Tiu buĝeto konstituas 7,5 % de la tuta buĝeto antaŭvidata. En 2006, la buĝeto kreskis je 14,7 % kompare al 2005, la militaj elspezoj sumis 283,8 miliardojn da juanoj (36,6 miliardojn de dolaroj).

Diplomatio redakti

 
Ĉina prezidanto Hu Jintao kaj usona tiam-prezidanto George Bush

Ĉinio daŭrigas diplomatiajn rilatojn kun plej landoj en la mondo. Malgraŭ tio, Ĉinio rifuzas diplomatian rilaton kun iu lando ke agnoskas la Respublikon de Ĉinio aŭ montras signojn de kunlaborado kun Tajvano. Ĝi kontraŭas separatismaj figuruloj, kiel la Dalaj-lamao, kvankam multaj landoj daŭrigas diplomatiajn ligojn kun la Dalaj-lamao malgraŭ ĉi tiu.

La monda ekonomio, kaj speciale la usona ekonomio, estas proksime ligita al Ĉinio, kaj rezulte, Ĉinio ofte havas gravan ekspluataĵo super tutmondaj ekonomiaj diskutoj. Lastatempe, usonaj politiksciencistoj asertas, ke la renminbi-juano estas cele subvalorita, kiu donas Ĉinio maljusta komerca avantaĝo.

Ĉinio havas streĉan rilaton kun Japanio, rezulto de dubinda japana agnosko de abomenaĵoj dum la Dua Mondmilito. Ĉinaj malplimultoj en aziaj landoj ankaŭ foje facas sinofobia sintenojn, antaŭ de agresa ekonomia diplomatio de Ĉinio.

Estas teritoria konflikto kun Vjetnamio nomita foje Naŭ-streka linio.

Ĉinio lastatempe komencis investi peze en afrikaj landoj, sopiras je komerco kaj ambaŭpartia kunlaboro. Estas la vido de iuj, ke la investo de Ĉinio en Afriko faros plibona ol jardekoj de internacia monhelpo fariĝas por la kontinento.

Socipolitiko kaj Homrajtoj redakti

Cenzuro de politika parolado kaj informoj, special en interreto, uziĝas rutine por mutigi kritikon de la Komunista Partio. La registaro subpremas manifestacioj de organizaĵoj kaj kredaro ke ĝi konsideras potencialan minacon de "socia stabileco", kiel okazis dum la Tjan’anmen-placo masakro de 1989.

La Partio havas nekompleta sukceso en rego de informoj: la tre fortaj rego super amaskomunikiloj facas tre fortaj merkataj konkurso, ĉiam pli edukada civitanaro, kaj kultura ŝanĝoj kiuj faras Ĉinio pli malfermita, precipe sur ekologiaj aferoj. Tamen, provoj ankoraŭ fariĝis de la Ĉina registaro regi la haveblan informojn de ekstere mondo, ke rekontiĝis de la popolamaso.

Ĉina civitano Liu Xiaobo premiiĝi la Nobel-premion pri paco en 2010 por lia laboro en la subtera rezisto de homrajtfitraktoj en Ĉinio, sed kiel politika kaptito en Ĉinio, li ne povis vojaĝi Norvegion ricevi la premion.

Multaj landoj daŭras kondamni la homrajtfitraktojn de Ĉinio.

Ekonomio redakti

 
Ŝanhaja Financa Centro, Turo Ĝin Mao kaj Turo Lujiazui.

La Popola Respubliko Ĉinio nuntempe konsistigas la duan plej grandan ekonomion en la mondo laŭ malneta enlanda produkto, post Usono.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Usona-Ĉinia komercmilito.

De sia establo en 1949 ĝis 1978, Ĉinio estis Sovet-stila socialisma planekonomio. Mao Zedong klopodis puŝi la landon al pli granda industriiĝo en la katastrofa Saltego Antaŭen kaj rezistis ĉian kapitalisman influon. Tamen, la posteulo de Mao, Deng Xiaoping, komencis reformi la ekonomion al kapitalisma direkto. Deng plibonigis interlandajn rilatojn kun Usono kaj ekde 1978 proponis la modelon de merkata socialismo. La programo de Deng konsistis el "kvar modernigoj", en la fakoj de terkulturo; industrio; scienco kaj teknologio; militistaro. Sub lia regado oni transdonis kultivejojn al kultivistoj laŭ dekjaraj kontraktoj, malplifortigis la registaran kontrolon pri prezoj, kuraĝigis la naskon de novaj entreprenoj kaj logis eksterlandan investon en la lando.

Ekde tiam, la ĉinia ekonomio rapidege disvolviĝis, interalie danke al la kreo de Specialaj Ekonomiaj Zonoj kiuj instigis eksterlandan investon. La rimarkinda ekonomia disvolviĝo de Ĉinio dum la lastaj tri jardekoj ĉefe ŝuldiĝas al la abunda kaj malmultekosta laborforto havebla en la lando, kiu altiris entreprenojn el okcidento kaj Japanio. Danke al tio, en 2009 nur 10% da ĉinoj ricevis malpli ol unu dolaron tage, dum en 1978 la sama procentaĵo estis 64%.

Estas menciinde, ke la ekonomia disvolviĝo ĉefe okazas en la sudorientaj industriaj regionoj, dum kreskas la divido rilate al la malpli riĉaj nordaj kaj orientaj regionoj. Ĉinaj kompanioj, ĉefe grandaj ŝtataj konzernoj, disvolvas ekonomian aktivadon tra la mondo, speciale kadre de la iniciato "Unu zono, unu vojo", deklarita en 2013. Tamen en pluraj landoj tio kaŭzis sociajn kaj politikajn streĉiĝojn, kiuj estigis manifestaciojn kontraŭ la "ĉina ekspancio", foje kun apliko de perforto kontraŭ la ĉinaj entreprenoj kaj laboristoj. En 2019 tiaj protestoj kaj incidentoj okazis en Kazaĥio kaj Kirgizio.

La Ĉina Tut-Landa Sindikata Federacio (akronime ĈTLSF; tradicie ĉine 中華全國總工會; simpligite ĉine 中华全国总工会; Pinjine Zhōnghuá Quánguó Zǒng Gōnghuì) estas la centra sindikata organizo kaj la nacia sindikata centro de la Popola Respubliko de Ĉinio. Ĝi estas la plej granda sindikato en la mondo kun 302 milionoj da membroj en 1 713 000 primaraj sindikataj organizoj.

Transporto redakti

 

Kulturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Ĉina mitologio kaj Tradicia ĉina religio.

Ĉinio havas longan, eminentan kulturan historion. Tamen, dum la epoko de la Kultura Revolucio, la tiama komunista reĝimo provis ruinigi tradician kulturon, rigardatan kiel kontraŭprogresa, pere de reĝimo de teroro. Ekde tiam, la ĉina registaro havas akceptitan tradician kulturon, kaj estas vigla reviviĝo. Grava artefaktoj de ĉina kulturo estas kaligrafio, pentraĵo, dramo, popoldanco, lignoprilaboro, batalartoj (kiel Kungfuo), teksaĵaj artoj kaj tradicia kuirarto; fakte la plej trovata aktiveco de ĉinoj eksterlande estas plej ofte komerco kaj restoracioj.[9]

Arto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉina arto.

Ĉina arto estas vidarto kiu, ĉu antikva aŭ moderna, originiĝis en aŭ estas praktikata en Ĉinio aŭ de ĉinaj artistoj. La Ĉina arto ankaŭ en la Respubliko Ĉinio (Tajvano) kaj tiu de transmaraj ĉinoj povas esti konsiderata parto de Ĉina arto se ĝi bazas sur la Ĉinaj heredo kaj kulturo. Komenca "ŝtonepoa arto" datas el la jaroj 10,000 a.K., ĉefe konsistanta el simpla ceramiko kaj skulptaĵoj. Post tiu komenca periodo de Ĉina arto, same kiel ĉe la Ĉina historio, ĝi estas tipe klasita laŭ la sukcedo de reganta dinastioj de Ĉinaj imperiestroj, plej el kiuj daŭris kelkajn centojn da jaroj.

Kuirarto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉina kuirarto.
 
Aro da tipaj pladoj de la ĉina kuirarto en la provinco Suzhou, Jiangsu, kun ujoj el rizo, salikokoj, melongeno, kaj tofuo fermentita, legomoj, anaso kaj centra telerego kun viando kaj bambuo.

Ĉinio havas unu el la plej riĉaj kulinaraj heredaĵoj de la mondo. Solida Ĉina manĝaĵo estas manĝata per manĝbastonetoj, kaj likva per vasta, platfunda kulero (kutime el ceramiko). Ĉinoj konsideras la ĉeesto de tranĉilo sur la tablo kiel barbareco, tial la plejmulto de la manĝaĵoj estas preparitaj en malgrandaj pecoj, preta por tuja preno kaj manĝado. Malsimile al okcidentaj manĝaĵoj kie vianda proteino estas la ĉefa elemento de la manĝo, fonto de karbonhidratoj (rizo, nudelojmoĉioj) plejofte estas la ĉefa ingredienco de ĉina manĝo. Eble paradoksa, dum formala ĉina bankedo oni tute ne rajtas surtabligi rizon.

Luktartoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉinaj luktartoj.

Ĉinaj luktartoj, kiuj estas nomataj kung fu (Ĉina: 功夫; pinjine: gong fu) aŭ ŭu ŝu (武術), estas nombro de luktostiloj kiuj disvolviĝis laŭlonge de jarcentoj en Ĉinio. Tiuj luktostiloj estas ofte klasitaj laŭ komunaj trajtoj, identigitaj kiel "familioj" (家; jiā), "sektoj" (派; pài) aŭ "skoloj" (門; mén) de luktartoj. Ekzemploj de tiaj trajtoj estas fizikaj ekzercoj kiuj inkludasn bestimitadon, aŭ trejnmetodoj inspiritaj de ĉinaj filozofioj, religioj kaj legendoj.

Esperanto en Ĉinio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Ĉinio.

La ĉina Esperanto-movado estas bunta kaj plurfaceta.

 

Sun Mingxiao skizas en artikolo en la gazeto Esperanto la historion de la Esperanto-movado en Ĉinio antaŭ la Dua Mondmilito. Li fokusas sur la figuro de Cai Yuanpei, kiu ricevinte la entuziasmoj de ćinaj studentoj en Eŭropo, kie ili ekkonis la lingvon kaj proponis ĝin kiel instrumento de modernigo ĉefe el maldekstraj vidpunktoj. Cai Yuanpei siavice entreprenis diversajn iniciatojn por disvastigi Esperanton ĉefe inter la medio de instruistoj kaj partikulare kiel ministro pri edukado. Ekde 1916 okazis diversaj debatoj en la esperanta komunumo rilate al la klopodoj modernigi la landon kaj partikulare la ĉinan skribmanieron per latina alfabeto, komuna al Esperanto. Ekde 1925 teruraj historiaj okazaĵoj kondukis al la forgeso de la esperanta neŭtraleco kaj multaj esperantistoj aliĝis al SAT kaj poste al diversaj komunismaj instancoj, dum la movado etendiĝis el Pekino al Ŝanhajo.[10]

En 1920-aj jaroj Esperanto estis propagandita en Ŝanhajo, tiama grava centro por laboristoj kaj laborista movado. La 29-an de Februaro 1920 la ruso Vadim A. Stopani prelegis tie pri Esperanto, la situacio de laboristoj kaj komunismo kiel rimedo. Sekve al propagando, oni instruis laboristojn en Esperanto Lernejo Xinhua. En Junio 1920 ankaŭ Zhang Moĉi reveninta el Japanio prelegis pri Esperanto. En tiu epoko diversaj esperantistoj suferis polican persekutadon en kiu oni arigis Esperanton kaj bolŝevismon. Tamen plej parto de esperantistoj en tiu etoso kune sentis simpation samtempe kaj por bolŝevismo kaj por anarkiismo. Subite en Aprilo 1921 Stopani memmortigis sin, kaj ŝanhaja Esperanto socio funebris per kelkaj prelegoj. Ŝajne la tialo de la memmortigo rilatis al malkontento kun la subpremema evoluo de la bolŝevismo en Rusio.[11]

Nuntempe (en 2012) eldoniĝas esperantlingve la du informretejoj Espero, posteulo de la papera revuo El Popola Ĉinio, kaj la oficiala ŝtata informilo China.org.cn, havebla en aliaj ok lingvoj. Ĉi-lasta ankaŭ ofertas televidajn raportojn en Esperanto. El Pekino cetere disaŭdiĝas Ĉina Radio Internacia (http://esperanto.cri.cn/).

La Universala Kongreso de Esperanto mem okazis dufoje en Ĉinio, en 1986 kaj en 2004, ambaŭfoje en la ĉefurbo Pekino. En la jaro 1986 la kongresanaro nombris 2482, dum en la jaro 2004 la kongreson partoprenis 2031 esperantistoj.

Literaturo redakti

Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo,1994. La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pentrarton, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon kaj aliajn.

Vidu ankaŭ redakti

Pri historio redakti

Pri geografio redakti

Pri loĝantaro redakti

Pri politiko redakti

Pri ekonomio redakti

Pri kulturo redakti

Pri Esperanto redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. En ambaŭ kazoj temas pri loĝantaroj fremdaj al Ĉinio, en la epoko de ĉi tiuj du invadoj.

Referencoj redakti

  1. Patricia Buckley Ebrey, The Cambridge illustrated history of China', Cambridge University Press, 1996, p. 22.
  2. Danielle Elisseeff, Art et archéologie : la Chine du Néolithique à la fin des Cinq Dynasties (960 de notre ère), Réunion des musées nationaux - Grand Palais, kol. « Petits Manuels de l'École du Louvre », 2008 (legi rete, arkivo)
  3. Kio estas kulturo ĉe emsc.nysed.gov.
  4. F. W. Mote, Imperial China 900-1800, Harvard University Press, 2003, p. 876.
  5. religio Cinio pdf (02-04-2023)
  6. . Secret police: The Ministry of Public Security's clandestine foreign operations (en-US) (2022-01-25). Arkivita el la originalo je 25a de Januaro, 2022. Alirita 2022-03-02.
  7. Back to the Cheka: The Ministry of Public Security's political protection work (en-US) (2022-02-21). Arkivita el la originalo je 21 de Februaro, 2022. Alirita 2022-03-02.
  8. (Julio 2018) “Intelligence and Informatization: The Rise of the Ministry of Public Security in Intelligence Work in China”, The China Journal (en) 80, p. 1–23. doi:10.1086/697089. 
  9. cinio kulturo (02-04-2023)
  10. Sun Mingxiao, La ĉina Esperanto-Movado antaŭ la Dua Mondmilito, Esperanto, 1358(6) Junio 2021, pp. 126-127.
  11. Li Danyang kaj Liu Jian, "Tragedio de anarkia bolŝevisto", tradukita de Chielismo Wang Tianyi, Sennacieca Revuo, (1385-1386), 2020, pp. 5-11.