Ĉina mitologio

Ĉina mitologio rilatas al tiuj mitoj trovitaj en la historia geografia areo de Ĉinio: tiuj inkludas mitojn en ĉinaj kaj aliaj lingvoj, elsenditaj fare de hanoj same kiel de aliaj etnoj (de kiuj kvindek ses estas oficiale agnoskitaj de la nuna administrado de Ĉinio). Ĉina mitologio inkludas kreomitojn kaj legendojn, kiel ekzemple mitoj koncerne la fondon de ĉina kulturo kaj la ĉina ŝtato. Kiel en la mitologioj de multaj kulturoj, ĉina mitologio estis en la pasinteco konsiderita fakta registrado de historio. Tiel, en la studado de historia ĉina kulturo, multaj el la rakontoj kiuj estis rakontitaj koncerne rolulojn kaj okazaĵojn kiuj estis skribitaj aŭ rakontitaj pri la malproksima pasinteco havas duoblan tradicion: unu kiu prezentas pli historigitan kaj unu kiu prezentas pli mitologian version.

Templo Tainan Madou Dai Tian de Dekok Niveloj de Infero.

La dekduoj da etnaj malplimultoj de la lando Ĉinio havas siajn proprajn lingvojn kaj sian propran folkloron, kaj multaj havas sian propran skribmanieron: multaj el kiuj enhavas valorajn historiajn kaj kulturajn informojn same kiel multajn unikajn mitojn. Kelkaj mitoj estas vaste partumitaj inter multoblaj etnoj, sed povas ekzisti kiel versioj kun kelkaj diferencoj.

Historiistoj skribis signojn de ĉina mitologia simboleco de la 12-a jarcento a.K. en la orakolosta manuskripto. Legendoj estis heredigitaj dum pli ol mil jaroj antaŭ esti skribitaj en libroj kiel ekzemple Klasikaĵo de Montoj kaj Maroj 山海經. Aliaj mitoj daŭre estis pasitaj malsupren tra parolaj tradicioj kiel teatro kaj kanto antaŭ esti registritaj kiel romanoj kiel ekzemple Epopeo de malhelo. Dum la Dek Ses Regnoj estis verkita Registroj de spiritoj, kompilo de rakontoj kaj onidiroj pri spiritoj, fantomoj, kaj supernaturaj okazoj, interalie multe da antaŭ-Han-a mitologio.[1]

Imperiaj historiaj dokumentoj kaj filozofiaj kanonoj kiel ekzemple Libro de ritoj, Notoj pri la grandioza historiisto, Libro de Dokumentoj kaj Lüshi Chunqiu ĉiu enhavas ĉinajn mitojn.

Referencoj redakti

  1. Birrell, Anne. (1993) Chinese Mythology. Baltimore: Johns Hopkins, p. 41–42. ISBN 0-8018-6183-7.

Literaturo redakti

  • Magia ŝipo: Ĉinaj popolaj rakontoj. Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1984.